domingo, 1 de maio de 2011

Mia deziro ankoraŭ ne plenumita,,, Um meu desejo não ainda realizado.

Hodiaŭ...eble, ĉar estas la 1-a Maje,..mi sentas nostalgion...
Kiam adoleskanto mi havis deziron...(ankoraŭ ne plenumita deziro! Tio nuntempe ne gravas...Rusujo estas alia Lando!)... Viziti la tutan Rusujon el Leningrado ĝis Murmansko, per vagonaro... Mi skribadis al Radio Mokvo leterojn kaj leterojn, komencis mian kurson de rusa lingvo (neniam finita ...)kaj vizitadis librejon en mia urbo SPaŭlo kie oni havis ĉe-mane la aktualaĵojn pri la tiama Sovetunio kaj freŝdata soveta literaturo... Por mia patro...tio estis vera teruro! Li pensis ke mi kaj mia por ĉiam (de adoleskanteco) amiko estus arestitaj...kaj tiel plu...Mi nun ne povas imagi kiel li (mia patro) sentus rilate al mia "malgrandetaj helpoj" por disvastigi la tiaman periodaĵon "Tribuna Operária" ...Sendube li havus koratakon!!!


Bonaj tempoj...bonaj tempoj...mi ne povas forgesi!








CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...