Gitaro (nomiĝas Violão je mia nacia lingvo) kaj ĝi estas amata muzikilo en mia Lando. Eĉ mi havas mian gitareton ( violãozinho !). Sed mi havas ĝin kaj ununura muziketo estas pinĉata de mi sur la ses kordoj de tiu amata mia muzikilo nome "Parabéns prá você!" (Mi gratulas al vi!)...kaj tio ne hontigas min...mi envias, miras tiujn kiujn povas bele, harmonie, artiste la gitaron ludi. Iu kiel nia brazila gitaristo, ekzemple, Helena Meirelles, de brazila subŝtato Sudamatogroso (*13/08/1924-j + 28/09/2005-j). Ho ja! Ŝi havis magiajn fingrojn! Por Helena Meirelles gitaro estis "LA GITARO" (per majusklaj literoj ĉiam!)ĉar por ŝi se la muzikilo havis unu, ses, ok, dek aŭ dekdu kordojn...tio vere ne gravis! Ŝi bele ludis ĝin! Por ekzempligi mian hodiaŭan tekston mi konatigas al vi muzikon ludata de Helena Meirelles, nome GUAXO (legu +- guŭaŝu)...Bonvolu aŭskulti ĝin mi petas!
Dankon de via legado kaj aŭskultado !
\0/f.b.\0/
\0/f.b.\0/
 
Nenhum comentário:
Postar um comentário