quarta-feira, 18 de agosto de 2010

Kial Sakineh Mohammadi Ashtiani, ne?

Interesa kanzono de nia amata brazila kantistino, Elza Soares rilate al amo kaj amoro. Elza komentas kantante kunekun  Chico Burque de Holanda , inter aliaj frazoj ke:
Japanoj civitanoj, am-(or-)as
Miliardoj en Ĉinujo ankaŭ...
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Hispanoj kaj Laponoj ankaŭ,
Litovoj kaj Latvoj ankaŭ am-(or-)as...
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Germanoj en Berlino, am-(or-)as
Egale germanoj ...am-(or-)as en Bonn'
En Mumbajo, baratanoj ankaŭ...am-(or-)as kaj
ili opinias ke am-(or-)i estas bon';
Nisei-anoj, sansei-anoj kaj aliaj japanidoj
en Brazilo, am-(or-)as...
En Usono kaj Ĉie, gejoj...am-(or-)as;
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Najtingaloj kaj aliaj birdoj...amoras ankaŭ.
Eĉ la implikemaj pegoj...amoras ankaŭ!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Eĉ la ekzotaj birdoj en Amazonio amoras ankaŭ,
Egale la plumzonuloj amoras...
Oni ankaŭ am-(or-)u!
La kokinoj amoras,
kaj ili diras " nun ne!"
Ĉu la strigoj? Ja! ili amoras ankaŭ!
La turdetoj egale amoras,
eĉ la nudaj meleagroj amoras ankaŭ!
Egale...la rizoj!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
La grandaj amazonaj fiŝoj, amoras;
Eĉ la malbelaj salikokoj, ankaŭ!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Putinoj nur por la mono...ankaŭ amoras;
Geamantoj nur por la plezuro ankaŭ!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Inter "ŝokoj" kaj "kisetoj" la grandaj "poraquês"
 (=gimnotoj)amoras ankaŭ!
En la portugalaj maroj, la moruoj amoras ankaŭ
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Eĉ libeloj kaj skalopendroj...amoras;
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Fideme, la mantoj ankaŭ amoras...
Oni diras ke eĉ la ĉikoj mem...ankaŭ!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Neordinara amoro, amoras la murdaj raŭpoj...
Amo mia...eĉ la griloj amoras...sen krioj! 
Ankaŭ inter oniaj haŭtoj kaj oniaj kalsonetoj kaj kalsonoj,
multfoje amoras la puloj!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
La dazipoj kaj la brazilaj formikmanĝuloj, ne forgesante
pri la kuraĝaj aŭstraliaj kanguruoj...ankaŭ amoras!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Kunikloj ne faras ion alian...nur amoras!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Simietoj ankaŭ amoras!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Katinoj kaj belaj kategoj...inter gratoj kaj miaŭadoj
sendube...amoras ankaŭ!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Ĉevaloj...hummmm! ili adoras amori ankaŭ!
Leonoj sub la sunbrilo kaj bluĉielo, senhonte...amoras!
Eĉ la grandaj ursoj, ŝmirante mielo...amoras! amoras! amoras!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Oni ankaŭ am-(or-)u!
Sed mi, perpekleseme, demandas:
Kial libere ne povas ami aŭ amori la Irana Sakineh Mohammedi Aŝtiani?
Kia leĝo  estas tia? Ĉu dia leĝo? Mi ne kredas tion! Mi ne kredas ke tiu virino ricevis laŭleĝe,,,99 (naŭdek naŭ !) punvergbatojn nur ĉar iu diris ke ŝi ekstergeedzece amoris iun!  Mi konas Koranon...kaj tie en tiu sankta libro neniel oni legas pri tio!
Brazila prezidanto, s-ro Lula, petis al irana registaro pardonon por la kondamnita s-rino Sakineh, kaj ofertis al ŝi ekstradicion, sed tio ne estis akceptita de la irana registaro.
 Laŭ la irana leĝo, s-rino Ŝakineh ne estos punŝtonumita, sed...ĉi-foje, pendigita!
Kaj mi demandas al mi mem...Kaj pri la aminto de s-rino Sakineh? Ĉu li perdos sian penison? Versajne, ne! Supozeble...li daŭros am-(or-)ante aliaj virinoj (ĉu ne aliaj viroj ankaŭ?), ĉar mi komprenis ke la "dia" leĝo kreita de la Irana registaro protektas nur la viroj! Ĉar mi komprenis ke en tiu Lando, kie vivas bonajn kaj edukitajn homojn, la bestoj valoras pli ol virinoj! Ĉar mi komprenis ke tio okazas en tiu bela kaj historia Lando, ĉar tie,,," la dio" havas sekson...viran sekson! Ĉar mi komprenis ke tie, progeso ne konas seksan egalecon (kaj verdire kie konas ĝin?!)...Ĉar mi komprenis ke tie,  ili marŝas malantaŭen!

Dio! Ho Dio! Bonvolu respondi al mi...ĉu vi havas sekson? Ĉu vi esta viro? Ĉu vi amas kaj protektas nur la virojn? Do...kial tiom da malklereco?


\0/ Mi, francisko-brazilo, kungramatikaj aŭ sengramatikaj eraroj...salutas kaj apogas vin, s-rino Sakineh! \0/

jen nun... la muziko de Elza kaj Chico prenita je Youtube

Nenhum comentário:

Postar um comentário

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...