Poemeton verkitan de la brazila poeto Cassiano Ricardo mi tralegis kun intereso kaj tuj, mi fuŝtradukis ĝin al Esperanto, ĉar mi hazarde trovis hodiaŭ ĝin kiam mi legis leksikonon pri brazila literaturo. Ĝi estis vere agrabla kaj mirinda surprizo! Mi konfesas ke mi aŭdis aŭ legis ,je la unua fojo, portugale, ion pri tiu-ĉi grava brazila verkisto; do kiel mi volis koni plidetale pri li, mi vizitis Vikepedion (eo.wikipedia.org/wiki/Cassiano_Ricardo) , kaj....jen! Cassiano RIcardo ankaŭ estis Esperantisto!
"Kial oni levas niajn brakojn,
por ian ajn frukton rikolti?
Maŝino ĝin rikoltos anstataŭ ni!
Kial penlabori ĉe kamparo,
ĉe granda urbo?
Maŝino tion faros anstataŭ ni!
Kial pensi, imagi?
Maŝino tion faros anstataŭ ni!
Kial verki poemon?
Maŝino ĝin verkos anstataŭ ni!
Maŝino, ho Maŝino!... preĝu ankaŭ por ni!"
Kantas: Elza Soares

 
Nenhum comentário:
Postar um comentário