trista, senvivo, nenatura arbaro.
Plena silento,
nur la vento movigas foliaron.
Neniu vivanta birdeto aŭ alispeca besteto,
vera verda dezerto.
Vicoj post vicoj da eŭkaliptoj,
geometrie plantitaj,
unu
post 
alia,
unu
post 
alia,
vera verda dezerto.
Neniu vivanta birdeto aŭ alispeca besteto,
nur la vento movigas foliaron,
plena silento, 
trista, sen vivo, nenatura arbaro.
Longampleksa eŭkalipta plantejo, ĝi estas.
---
Mi skribis tion, antaŭ, kelkaj monatoj kiam mi vojaĝis (por labori kaj viziti kelkajn klientojn por entrepreno kie mi laboras) al malgranda vilaĝo en  kampara sudorienta regiono de mia ŝtatoSanpaŭlio. Tiam mi vidis grandajn plantejojn, inter ili granda eŭkalipta arbo. Sed tia vidaĵo verdire enuigis min, ĝi estis nenatura arbo, falsa bela pejzaĝo.
\0/F.B.\0/
 
Nenhum comentário:
Postar um comentário