Mi havas grandan jambolanan arbon(la mia apartenas al specio Syzygiumcumini) ĉe la korto de kampara domo de fratino. Ĉi-jare, mi ne scias se pro la fortaj someraj tagoj, la arbo, kiu havas la altecon de pli ol 7 metroj, multe fruktis.
Se vi ne konas la fruktetojn de jambolana arbo; ili similiĝas al grandaj purpuraj olivoj. La fruktetoj ankaŭ havas aliajn karakteristikojn...ili estas bongustaj sed putriĝas tre rapide; ili havas la "malbonan kutimon" de makuli purpure ĉion de ili tuŝate...niaj vestaĵoj, niaj manoj!
Mia Konsileto:- Neniam ekdormu aŭ sidiĝu por legi ion sub la ombro de jambolana arbo!
\0/f.b.\0/
Nenhum comentário:
Postar um comentário