Amo estas libro.
Amoro estas sporto.
Amoro estas elekto.
Amo estas sorto.
Amo estas pensiga teoremo
Amo estas novelo.
Amoro estas katastrofa filmo.
Amoro estas imago, fantazio.
Amo estas prozo
Amoro estas poezio.
Amo nin stultigas, patose! 
Amoro  nin konvulsiigas, epilepsie!
Amo estas kristana- budhista-juda-muzulmana-janaista-hinda-universala, 
Amoro estas nur pagana.
Amo estas "nia bieno"
Amoro estas "invado "
Amo estas dia.
Amoro estas animala.
Amo estas "klasika muziko"
oh! ah! oh! ah!
Amoro estas vera "karnavalo".
uuuuuj! ajjjjjjj! ejjejejejejejejjej!
Amo ĉiamas,
Amoro ankaŭ!
Amoro estas bona...
Amo ankaŭ!
Amo sen Amoro
...estas nur amikeco.
Amoro sen Amo.
...estas nur deziro.
Amo nur por unu nenion valoras
Amoro  inter du aŭ pli...tion vi elektas.
Amoro antaŭ  amo...faru! sed, ne pentu post!
Amo post amoro...ne suferu post!
Amoro venas el aliuloj, kaj rapide foriras kunekun  ili...
 Amoro povas esti pagenda...Iuj ricevas eĉ trezoron aŭ simplan ĵuvelon!
Amo venas el ni mem...kaj restas inter ni....       
Amo  neniam estas paginda...ne ekzistas io aŭ mono por ĝin pagi!
\0/f.b.\0/

 
Nenhum comentário:
Postar um comentário