quarta-feira, 28 de novembro de 2012

L anstataŭ R

De mia infaneco mi estas admiranto de la "fikciaj" personoj kreitaj de la brazila bildrakontisto nome, Maŭricio de Souza. Mi kredas ke ĉiuj brazilaj infanoj konas lin kaj legad-as-is-os ion pri "Cebolinha", "Mônica", "Cascão", "Pelezinho", "Magali", la hundeto "Bidú", inter aliaj...
Pro tio mi preparis omaĝon al mia estimata Maŭricio de Souza kiu estas legebla kaj "videbla" malsupre:


(Cebolinha, de Mauricio de Souza, sed dialogo skribita de mi francisko!)




"Cebolinha" legu(+ - sebolinija") ja estas unu el la plej amataj roluloj de Maŭricio (laŭ mi) kaj ĝi ne kapablas prononci literon "R", anstataŭ "R" ĝi prononcas literon "L"...tre amuze! Do, mi imagas kiel Cebolinha prononcus esperantajn vortojn kiuj enhavas literon "R"; ekzemple: Blazilo ( Brazilo), Espelanto, klajono, liblo, vilo, vilino, ktp... Kaj mi imagas kion dirus la Esperantistoj, tiuj kiuj korektas gramatikojn de komencantoj,  rilate al tio.
\0/flancisko-blazilo\0/....ops! \0/francisko-brazilo\0/

Nenhum comentário:

Postar um comentário

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...