sábado, 31 de dezembro de 2011

domingo, 25 de dezembro de 2011

Personecoj //Personalidades

Hundo:
"Francisko donas al mi nutraĵon...Francisko estas mia Reĝo!"

Kato:
"Francisko donas al mi nutraĵon...Mi estas la Reĝo de Francisko"
\0/f.b.\0/

SE NIGRA. BLANKA AŬ DUONBLANKA HAŬTO...

Tio vere ne gravas...Kio gravas estas tio, Li ekzistis kaj post sia morto Jesuo, la Kristo... estas universala!






..La 25-a de decembro estas bona tago por viziti korton de Umbanda...la afriko-brazila religio...kaj kune kun ili celebri Kristnaskon...ĉar mi kredas ke Jesuo, la kristo estas universala!

Brazilo pluretna Lando

\0/franciko-brazilo\0/

sexta-feira, 23 de dezembro de 2011

Jen ĝi...La SOMERO...Eis o Verão!

Finfine ĝi...la Somero! De hodiaŭ , la 22-a de Decembro ĝis la 21-a Marto...oni havos la someran jarsezonon en nia regiono. Kaj, hodiaŭ  la unua tago, la temperaturoj estis tre tre altaj matene kaj vespere inter 21º C kaj 38º C en la urbo kie mi laboras. Sen nuboj, blua ĉielo kaj bruliganta Suno! Sed, nokte forte pluvoj kaj temperaturoj falis iomete ...nunmomente 17ºC.


Por varmegaj tagoj antaŭ la Kristnaskfesto...mi elpensis jenan rakonteton...nur kiel ekzerco por plibonigi mian gramatikon:  



Ŝi estis apud la rivereto, 
"Ho Sinjoro! ne sufiĉis la kvanton de miaj propraj vestaĵoj, de mia edzo kaj nun...
mi ankaŭ devas lavi la tolaĵojn de infano nia!!"
Tiamaniere plendis Maria.
Li  estis ĉe sia ateliero;
"Ho Sinjoro! Kial tiom da laboro! ne sufiĉis mian kutiman penlaboron por subtenadi min kaj Maria kaj nun ankaux mi devas plideligente labori por nutri infanon nia' !"
Tiamaniere plendis Jozefo.
"Ho Sinjoro! Mi tie-ĉi nudeta tremfrostante en ĉi-malriĉa lulil'
aŭskultante la plendojn de Paĉjo Jozefo kaj Panjo Maria....
Kial mi ne naskiĝis, Sinjoro, en la varma Brazil'?
Tiamaniere, demandis la etulo Savonta Nia.

(foto ĵurnalo Criciuma_SC- Brazilo)


quinta-feira, 8 de dezembro de 2011

Hodiaŭ tradicie oni devus prepari belan abieton por la Kristnaskfesto!


Hodiaŭ estas la 8-a de decembro kaj bona tago por prepari nian abieton por la kristnaskofesto. Sekvu ekzemplon de tiaj amindaj hundetoj!




                                                  \0/f.b.\0/

terça-feira, 22 de novembro de 2011

A Turquesa Fairuz

Fairuz (Arabe: فيروز) eksterordinara libana kantistino. Ŝia vera nomo estas Nouhad Haddad (Arabe: نهاد حداد). Ŝi naskiĝis en 'Jabal al Arz' ('Monto de la Cedro'), Libano, la  21-a de Novembro 1935-j.
صورة معبرة عن الموضوع فيروز (مغنية)Fairuz estas konata kiel (la libana ambasadorino por la steloj", "la ambasadorino de la araboj", "Najbarino de la luno" kaj  "La poetino de la voĉoj".
Por la admirantoj de la araba muzika mondo (kiel mi estas unu el ili), kiu inkludas (sendube) la  kanzonoj de Libano, Fairuz estas vera "Turkiso"!;  la preciza signifo de la araba vorto "Fairuz"!
Ĉi-foje Mi apartigis, el la vasta repertuaro de Fairuz, belan kanzonon kies nomo estas "Jesed Sabahal"
  Kaj ĝin mi dediĉas al ĉiuj arabaj esperantistoj aŭ neesperantistoj en la mondo. Al ĉiuj animoj  de la granda libana kolonio , kiuj estas kalkulataj je pli ol 5,900 milionoj da personoj en mia patrujo (nur en urbego Sanpaŭlo ili estas pli ol 1,900 milionoj). Pacon kaj trankvilecon al vi ĉiuj mi deziras! ĉar tion vi meritas!                     




domingo, 20 de novembro de 2011

Mi bedaŭras kion mi ne faris...

Mi bedauxras kion mi ne faris...

Amuzas min (re-)spektadi miajn malnovajn magnetajn vidbendojn (VHS)...Mi havas novajn filmojn kiel ekzemplo (Titanic), aliajn malnovajn komediojn, brazilajn(de Mazzaropi kaj Dercy Gonçalves kun Oscarito!), grandkvanton  de Holivudaj longdaŭraj filmoj, kaj ankaŭ de aliaj eksterlandaj kinomatografaj studioj (ekzemple de Svedujo ...miaj preferataj Ingmar Bergman kaj Liv Ullmann) .Mi havas historiajn filmetojn kaj filmojn pri  Historio. Mi havas filmojn de diversaj koncertistoj kaj muzikamaj spektakloj, de famaj rokmuzikaj koncertoj...Entute ili estas pli ol cent VHS. Sed, mi bedaŭras ke mi ne havas vidaĵojn de jam miaj forpasintaj  geamikoj...Kial mi ne filmis ilin kiam ili vizitis min aŭ kiam ni kune vojaĝis! Mi ankoraŭ povus vidi ilin babilante, ridante,finfine kiel agas la aktorojn de mia VHS-vidbendojn! Mi, ke multfoje, son-kaj vid-bendigis miajn preferatajn artistojn, tv-raportaĵojn, ktp..mi neniam havas la ideon de fari tion...
Nuntempe,mi spektas mian malnovajn magnetajn vidbendojn kaj je ili mi ne vidas la imagojn, la agojn; la festojn, aŭ eĉ niajn kvareletojn... mi ne aŭdas la voĉojn de miaj  nevivantaj gefamilianoj,  geamikoj...kaj Pri tio mi bedaŭras!  


\0/F.B.\0/

sexta-feira, 18 de novembro de 2011

quarta-feira, 16 de novembro de 2011

E por que não? Kaj kial não?

 Iu demandis al mi, kial mi nur aŭdigas arabajn kanzonojn, kial ne izraelaj kanzonoj...? ĉar mi neniam pripensis tion, ne konsideris tion io necesa...Nenio kontraŭ Izraelo, neniam...eĉ se ĝi estas troege "eŭropa lando" en Azio...sed kiel senkulpigi min pro mia prefero rilate al arabaj kanzonoj?...eble la fama izraela ensemblo de Asaf Avidan respondos la demandon...ĉu ne?! Eĉ se mi preferas arabajn kanzonojn....

Asaf  Avidan" kaj la "Mojoj" ! kaj la kanzono...tre milda mi povas diri...WEAK !!!(malforte!)
============================================>
Já me perguntaram por que eu só faço ouvir canções árabes e jamais canções israelenses...porque, respondendo, eu nunca tinha pensado nisso antes...não considerei de importância alguma ter ou não músicas israelenses ou árabes aqui como postagem...se bem que em relação às músicas eu tenho por preferência as árabes e em árabe...nada contra às de Israel.  Uma questão de gosto...

\0/F.B.\0/

segunda-feira, 14 de novembro de 2011

Literoj sur papero kaj forta vento...

...aŭ, ĉu mia menso ekperdas kapablon por ordigi literojn ?
"...birdo, knabino, pilko kaj kato,
kato, pilko, knabino kaj birdo,
birkna, pilbino, knato kaj tobino,
knako, birto, pilno kaj kado,
birtoknako kaj Pilnoirdo...
Birtoknako kaj Pilnoirdo, 
jen la nomo de mia hodiaŭa rakonto!"
Iamfoje iomete apud kruciĝo, inter la unua horizantala linio kaj la dua vertikala linio de iu normala kajero, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo. La unua persono de mia hodiaŭa rakonto,Birtoknako havis: plumigitan korpon, pajlajn flugiletojn, mallongan voston kaj  longajn superajn dentojn el vitro. La dua persono, Pilnoirdo siavice havis:  molan spongan korpon (tiamaniere ĝi kapablis malpligrandi sian volumon je la unua mantuŝo !). Ĝia voĉo sonoris samkiel kriego pro la longa kaj beko en gramofona formato. Por plifacile sin movadi, Pilnoirdo havis tri piedegojn de flekseblaj risortoj el acero...
Nu! kiel mi ĵus skribris..."iomete apud vojokruciĝo, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo. La unua persono de mia hodiaŭa rakonto, malfermis siajn flugiletojn kaj la dua ekmoviĝis silente. Inter ili nur blovis malvarmetan kaj mildan venteton. Tuj...sonoris kriegan voĉon,---"Halo! Jen la somero! " Estis Pilnoirdo laŭŝajne salutante al Birtoknako kiu preskaŭ senmove kaj trankvile respondis "Ja! Somero, sed ankaŭ Vintro!...", balbutis Birtoknako tintante siajn dentojn el vitro kaj daŭrigante sia respondo, "...Kaj, kunekun la Somero alvenos la leonoj kaj tiel ili alvenos dume la tuta Aŭtuno, matene kaj dume la tuta Vintro, vespere. Al ni la leonoj ne donos tranvilecon!"
---"Vi ne pravas! kontestis lin Pilnoirdo "...Vintre kaj Aŭtune nur la grandaj pavoj atakas nin!"
---"Ne!ne!", ekkoleriĝas Birtoknako ..."Kiu ŝanĝigis la universalan ordon? Kiu?! Neniam je nia tuta historio atakis nin la grandaj pavoj! Vi mesongas kaj agas samkiel kutime agadas via gento...Vi trompas min! Mi diras ke ni havos leonojn nur la leonoj ne la grandaj pavoj, tiuj-ĉi nur atakas nin dume la senfloraj Printempoj!".

Dume Birtoknako kaj Pilnoirdo diskutis inter si la problemo pri kiu malordigis universalan ordon, forta tempesto alproksimiĝis, kunekun ĝi, fortaj ventoj kaj unu aŭ aliaj gutetoj el varma pluvo. Zum! Zum!Zum! Zumis la ventego kaj tuj turniĝante ĉirkaŭ si mem, samkiel turboj tiaj ludiloj por infanoj,Birtoknako kaj Pilnoirdo, sen solvi la problemon, ekmalperis kaj denove fariĝis...
...kado kaj pilno, birto, knako,
tobino kaj knato, pilbino, birkna,
birdo kaj knabino, pilko, kato,
kato kaj pilko, knabino, birdo..."
Kaj tiamaniere rekomenciĝas mia hodiaŭa rakonto:

"Iamfoje iomete apud kruciĝo, inter la unua horizantala linio kaj la dua vertikala linio de iu normala kajero, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo!"
\0/f.b\0/

domingo, 13 de novembro de 2011

Ĉu vi jam legis Biblion hodiaŭ?




Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj;
 ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; 
kaj eĉ nun vi ne kapablas;

ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; 
ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, 
ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj? 



1 Korinto  ĉ3 v2,3.

\0/f.b.\0/

sábado, 12 de novembro de 2011

Didelfo / Gambá

Hieraŭ, iomete antaŭ  la 8 p.m. pro la somera horartabelo ankoraŭ estis hela vespero, mi trovis didelfon kaj tio entuziasmigi min. ... Ĝi  ripozis trankvile ĉe neprofunda terkavaĵo...Vidu la miajn fotojn:
                          <->-<->
Ontém, por volta das 8 da noite, ainda claro por causa do horário de verão, eu encontrei um gambá, o que me deixou eufórico...O bichinho dormia sossegadamente num buraco no chão. Aí estão as fotos:

sexta-feira, 11 de novembro de 2011

Kiaj belaj figuroj!

Kiam akvo kaj korpoj kunekun movigxas...Io bela videblas!

Kiel ili faras tion?...mi ne scias!






Quando água e corpos juntamente se movimentam...é bonito!
Como eles fazem isso? Não sei!


\0/f.b\0/

domingo, 6 de novembro de 2011

Unu inter aliaj brazilaj verkistoj mi miras Olavo Bilac (*16/dec./1865-j -- + 28/dec/1918-j)
Tie-ĉi mi provis la tradukon de unu el liaj poemoj...(tre nuntempa poemo). La poemo nomiĝas "BIPOLAR" =
"DUPOLUSO" 


"Vi ne estas bona nek malbona...
Vi estas trista kaj homa...
Vi angoradas...inter malbenoj kaj preĝoj
Kiel bruligus je via koro
tumulton kaj petegon de larĝa oceano.
Povra!...Vi suferas pri la bono kaj malbono
Kaj ruliĝante je sola  kaj malsana vortico
Vi hezitiĝas inter la kredo kaj elreviĝo
Inter esperoj kaj forlasoj

Vi kapablas fari hororaĵojn kaj sublimajn agojn
Vi nek ĝojiĝas pri viaj virtoj
Nek pentas, malfeliĉa, pri viaj krimoj
Kaj en la eterna idealo kiu vin detruas
Laŭŝajne,ĉe via brusto loĝus, unu apud alia , 
Muĝanta demono kaj ploranta dio."
\0/f.b.\0/

segunda-feira, 31 de outubro de 2011

Halloween! Granda merdo!

HALLOWEEN  KIAM KOMERCO GAJNAS MONON KAJ POPOLO PERDAS SIAN PROPRAN KULTURON!

La amaskomunikiloj plivastigas ĉi-usonan popolkutimon, (eĉ se ĝi havas celtan devenon.).. . Al mi persone ankaŭ ne plaĉas tian feston !


En Brazilo, kie oni havas riĉan popolkutimon, heredaĵoj de niaj indiĝenaj gentoj intermiksitaj kun la afrikaj kaj eŭropaj kutimoj, La" festo de la ŝorcistinoj " (anstataŭ la festo de ĉiuj sanktuloj)..gajnas forton dank'al usona kutimo kaj niaj popolaj legendoj ekperdas "terenon" (se vi komprenas mian esprimon!)... ! 
Domaĝe! Domaĝe! Domaĝe!


Miajn sincerajn respektojn al niaj naciaj kaj amataj...............
.Saci Pererê. Iara...Mãe-d'águaCurupira 
 Mboitata.




Boto-cor-rosa. ~
Boto-cor-rosa...havas interesan legendon.,kaj mia dua amata persono rilate al nia nacia folklore...iomete komika..Ĉe la Amazona baseno la kulturo de la indiĝena popolo estas riĉa... kaj la fama Boto-cor-de-rosa estas la "Patro" de multaj kaj multaj amazonaj infanoj! Kutimo estis ke la gravedaj fraŭlinoj, aŭ adoleskantinoj diris al ĉiuj ke la patro estis "la boto-cor-de-rosa"... neniam la amato mem!..,,


"Filinoooo ĉu vi gravedas? Kiu gravedigis vin?Ĉu vi amato, ĉu ne? Diru al vi paĉjo...kiu?kiu?
---
-La respondo:
"La boto-cor-de rosa...li gravedigis min...ĝi fariĝis viro...eĉ bela viro..kaj trompis minnnn....buaaa! buaaa! "
Verŝajne...Tiam...la fiŝoj ne uzis kondomojn por amori la fraŭlinojn...nek la fraŭlinoj pilolojn konis..!!!




   Mula-sem-cabeça.




                                                               


   \o/f.b.\0/

domingo, 30 de outubro de 2011

Ĉu vi jam legis Biblion hodiaŭ? Hoje, Você já leu a Bíblia ?

aŭ ĉar mi estas vegetarano.



Kiu buĉas bovon,  egalas al tiu kiu  mortigas homon; 
Kiu buĉoferas ŝafidon, egalas al tiu kiu rompas la kolon al hundo;
... ilia animoj, egale,  ĝuas ilian abomenindaĵon, 

                    Laŭ la libro Izajo ĉap. 66 vers:3


\0/f.b.\0/

sábado, 29 de outubro de 2011

Nigra kato

La konata brazila kanzono gajnis novan interpretado de Marisa Monte ( * 01/jul./1967-j) brazila kantistino naskiĝinta Riode Ĵanejro.




La konata brazila kanzono gajnis novan interpretado de Marisa Monte ( * 01/jul./1967-j) brazila kantistino naskiĝinta Riode Ĵanejro.




Mi ne scias kion plibelas...ĉu miaj fotoj de la nigra kato aŭ ĉu la kanzono de Marisa...eble mi elektos miajn fotojn !!!


\0/f.b.\0/

terça-feira, 25 de outubro de 2011

Preskaŭ Flugante.

Ni estas perditaj Anĝeloj
Veraj mortaj flugiloj sur la planko de
la unua aŭdosento

de  ia ajn neprononcebla  
de ia ajn neebla
Vorto.
Ni nur estas perditaj anĝeloj!

\0/francisko-brazilo\0/

sexta-feira, 21 de outubro de 2011

Sur la tablo mia hodiaŭa tagmanĝo














Por iu ke estas vegetarano kiel mi estas... 

Kaĉo el florbrasiko, salato el karatoj kaj betoj kaj...palmomedoloj el "pupuja-arbo"...

ĉu al vi plaĉos?!

------------------------------------------------------------------------------------
SOBRE A MESA, MEU ALMOÇO DE HOJE!


Prá alguém que é vegetariano como eu...
Purê de couve-flor, salada de cenoura e beterraba e...palmitos de pupunha...


Você está servido?

\0/f.b.\0/

terça-feira, 18 de outubro de 2011

Estus mirinda loko...Deveria ser o melhor lugar em nossa vida




Teria que nos trazer as melhores recordações sempre, mas...



Brazilo---10jaraĝa lernanto pafis kontraŭ sia instruistino kaj serioze vundis ŝin...post
kelkaj minutoj li denove pafis...ĉifoje kontraŭ si mem ! Ne estas tiu-ĉi la unua
okazintaĵo.
Brasil--- Aluno de 10 anos feriu sua professora atirando contra ela e depois cometeu o
suicidio. E não é o primeiro caso em nosso país.
-----------------------------------
Usono---13jaraĝa lernanto pafis kontraŭ sia instruisto, kaj post provis memmortigon
pafante kontraŭ sia kapo mem. Tia okazintaĵo ne estas la unua en tiu Lando...
E.U.A- aluno de 13 anos deu um tiro em seu professor e em seguida cometeu o sucidio
atirando contra sua própria cabeça. Já ocorreram diversos tipos de ações deste tipo naquele país.
----------------------------------------
Germanujo---venĝeme pro la malaltaj notoj ricevitaj, studanto atakis kaj mortigis per
tranĉilo, sian eks-instruiston.
Alemanha---Um aluno de uma escola de formação profissional , matou um professor a facadas para se vingar das notas ruins que recebeu quando estudava no local.
-----------------------
Ĉinujo--- Profesoro estis mortiginta de studanto je la tria similanta murdo okazinta en tiu Lando, laŭ la ĉina ĵurnalo.
China---Um professor foi morto por um aluno , no terceiro homicídio do gênero registrado no país em menos de um mês,
---------------------------
Jen teruraj novaĵoj pri loko kiu devus esti...unu el la plej belaj, memorindaj lokoj en niaj
vivoj, LERNEJO!...
Sed kion okazas? Ĉu nia infanaro provas vivigi aŭ realigi la virutalajn personojn de la
ludoj de vidludiloj (aŭ elektronikaj ludiloj), ĉi-maniere, interagante kiel vivantaj geroluloj?
Aŭ ĉu la nunaj okazintaĵoj ne estas la antaŭ-vidaĵo kiel estos nia estonta (kaj tre proksima) mondo, sed nur maloftaj afekcioj faritaj de kelkaj infanoj?
\0/f.b\0/

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...