segunda-feira, 14 de novembro de 2011

Literoj sur papero kaj forta vento...

...aŭ, ĉu mia menso ekperdas kapablon por ordigi literojn ?
"...birdo, knabino, pilko kaj kato,
kato, pilko, knabino kaj birdo,
birkna, pilbino, knato kaj tobino,
knako, birto, pilno kaj kado,
birtoknako kaj Pilnoirdo...
Birtoknako kaj Pilnoirdo, 
jen la nomo de mia hodiaŭa rakonto!"
Iamfoje iomete apud kruciĝo, inter la unua horizantala linio kaj la dua vertikala linio de iu normala kajero, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo. La unua persono de mia hodiaŭa rakonto,Birtoknako havis: plumigitan korpon, pajlajn flugiletojn, mallongan voston kaj  longajn superajn dentojn el vitro. La dua persono, Pilnoirdo siavice havis:  molan spongan korpon (tiamaniere ĝi kapablis malpligrandi sian volumon je la unua mantuŝo !). Ĝia voĉo sonoris samkiel kriego pro la longa kaj beko en gramofona formato. Por plifacile sin movadi, Pilnoirdo havis tri piedegojn de flekseblaj risortoj el acero...
Nu! kiel mi ĵus skribris..."iomete apud vojokruciĝo, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo. La unua persono de mia hodiaŭa rakonto, malfermis siajn flugiletojn kaj la dua ekmoviĝis silente. Inter ili nur blovis malvarmetan kaj mildan venteton. Tuj...sonoris kriegan voĉon,---"Halo! Jen la somero! " Estis Pilnoirdo laŭŝajne salutante al Birtoknako kiu preskaŭ senmove kaj trankvile respondis "Ja! Somero, sed ankaŭ Vintro!...", balbutis Birtoknako tintante siajn dentojn el vitro kaj daŭrigante sia respondo, "...Kaj, kunekun la Somero alvenos la leonoj kaj tiel ili alvenos dume la tuta Aŭtuno, matene kaj dume la tuta Vintro, vespere. Al ni la leonoj ne donos tranvilecon!"
---"Vi ne pravas! kontestis lin Pilnoirdo "...Vintre kaj Aŭtune nur la grandaj pavoj atakas nin!"
---"Ne!ne!", ekkoleriĝas Birtoknako ..."Kiu ŝanĝigis la universalan ordon? Kiu?! Neniam je nia tuta historio atakis nin la grandaj pavoj! Vi mesongas kaj agas samkiel kutime agadas via gento...Vi trompas min! Mi diras ke ni havos leonojn nur la leonoj ne la grandaj pavoj, tiuj-ĉi nur atakas nin dume la senfloraj Printempoj!".

Dume Birtoknako kaj Pilnoirdo diskutis inter si la problemo pri kiu malordigis universalan ordon, forta tempesto alproksimiĝis, kunekun ĝi, fortaj ventoj kaj unu aŭ aliaj gutetoj el varma pluvo. Zum! Zum!Zum! Zumis la ventego kaj tuj turniĝante ĉirkaŭ si mem, samkiel turboj tiaj ludiloj por infanoj,Birtoknako kaj Pilnoirdo, sen solvi la problemon, ekmalperis kaj denove fariĝis...
...kado kaj pilno, birto, knako,
tobino kaj knato, pilbino, birkna,
birdo kaj knabino, pilko, kato,
kato kaj pilko, knabino, birdo..."
Kaj tiamaniere rekomenciĝas mia hodiaŭa rakonto:

"Iamfoje iomete apud kruciĝo, inter la unua horizantala linio kaj la dua vertikala linio de iu normala kajero, renkontiĝis Birtoknako kaj Pilnoirdo!"
\0/f.b\0/

Nenhum comentário:

Postar um comentário

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...