domingo, 20 de novembro de 2011

Mi bedaŭras kion mi ne faris...

Mi bedauxras kion mi ne faris...

Amuzas min (re-)spektadi miajn malnovajn magnetajn vidbendojn (VHS)...Mi havas novajn filmojn kiel ekzemplo (Titanic), aliajn malnovajn komediojn, brazilajn(de Mazzaropi kaj Dercy Gonçalves kun Oscarito!), grandkvanton  de Holivudaj longdaŭraj filmoj, kaj ankaŭ de aliaj eksterlandaj kinomatografaj studioj (ekzemple de Svedujo ...miaj preferataj Ingmar Bergman kaj Liv Ullmann) .Mi havas historiajn filmetojn kaj filmojn pri  Historio. Mi havas filmojn de diversaj koncertistoj kaj muzikamaj spektakloj, de famaj rokmuzikaj koncertoj...Entute ili estas pli ol cent VHS. Sed, mi bedaŭras ke mi ne havas vidaĵojn de jam miaj forpasintaj  geamikoj...Kial mi ne filmis ilin kiam ili vizitis min aŭ kiam ni kune vojaĝis! Mi ankoraŭ povus vidi ilin babilante, ridante,finfine kiel agas la aktorojn de mia VHS-vidbendojn! Mi, ke multfoje, son-kaj vid-bendigis miajn preferatajn artistojn, tv-raportaĵojn, ktp..mi neniam havas la ideon de fari tion...
Nuntempe,mi spektas mian malnovajn magnetajn vidbendojn kaj je ili mi ne vidas la imagojn, la agojn; la festojn, aŭ eĉ niajn kvareletojn... mi ne aŭdas la voĉojn de miaj  nevivantaj gefamilianoj,  geamikoj...kaj Pri tio mi bedaŭras!  


\0/F.B.\0/

Nenhum comentário:

Postar um comentário

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...