segunda-feira, 27 de fevereiro de 2012

Denove...

Kiam mi spektis, hodiaŭ(la 27-a februare 2012-j) vespere,  televidajn novaĵojn, kie oni anoncis pri "nova" tragedio en usona lernejo, venis en mian kapon ke antaŭ ne longe mi skribis pri tio (17/okt/2011).. Kaj mi ekpensas ke la morto de unu homo en milito iĝas nur unu alia mortinta homo. Iĝas kvazaŭ banala fakto...sed kiam mortoj okazas en lernejoj kaj oni nur aŭskultas  kaj spektas silente la novaĵo; do...  ĉu mi povus konkludi ke banalaj estas oni mem, ne la faktoj?
(imago ĵurnalo UStoday)
Quando eu assisti nesta tarde de 27/fev/201, as noticias pela tv onde anunciaram sobre a tragedia numa escola norte-americana, logo me lembrei que não faz muito tempo eu tinha escrito alguma coisa sobre esse tipo de ação.  E eu comecei a pensar que se a morte de alguém numa guerra já se tornou algo corriqueiro, "é somente  mais uma outra pessoa que morreu !", vitima da guerra.  E agora assistindo e ouvindo a noticia que mortes estão acontecendo em escolas...eu começo a pensar que não são  esses  fatos que são banais...mas nós é que estamos nos tornando "coisas banais"!
                             \0/f.b;\0/


                                        

sábado, 25 de fevereiro de 2012

Mia granda arbo.

Mi havas grandan jambolanan arbon(la mia apartenas  al specio  Syzygiumcumini) ĉe la korto  de kampara domo de fratino. Ĉi-jare, mi ne scias se pro la fortaj someraj tagoj, la arbo, kiu havas la altecon de  pli ol 7 metroj, multe fruktis. 

Se vi ne konas la fruktetojn de jambolana arbo; ili similiĝas al grandaj  purpuraj  olivoj.  La fruktetoj ankaŭ havas aliajn karakteristikojn...ili estas bongustaj sed putriĝas tre rapide; ili havas la "malbonan kutimon" de makuli purpure ĉion de ili tuŝate...niaj vestaĵoj, niaj manoj!
Mia Konsileto:- Neniam ekdormu aŭ sidiĝu por legi ion sub la ombro de jambolana arbo!





\0/f.b.\0/

segunda-feira, 20 de fevereiro de 2012

AMO kaj AMORO || AMOR e SEXO.


Amo estas libro.
Amoro estas sporto.
Amoro estas elekto.
Amo estas sorto.
Amo estas pensiga teoremo
Amo estas novelo.
Amoro estas katastrofa filmo.
Amoro estas imago, fantazio.
Amo estas prozo
Amoro estas poezio.
Amo nin stultigas, patose! 
Amoro  nin konvulsiigas, epilepsie!
Amo estas kristana- budhista-juda-muzulmana-janaista-hinda-universala, 
Amoro estas nur pagana.
Amo estas "nia bieno"
Amoro estas "invado "
Amo estas dia.
Amoro estas animala.
Amo estas "klasika muziko"
oh! ah! oh! ah!
Amoro estas vera "karnavalo".
uuuuuj! ajjjjjjj! ejjejejejejejejjej!
Amo ĉiamas,
Amoro ankaŭ!
Amoro estas bona...
Amo ankaŭ!
Amo sen Amoro
...estas nur amikeco.
Amoro sen Amo.
...estas nur deziro.
Amo nur por unu nenion valoras
Amoro  inter du aŭ pli...tion vi elektas.
Amoro antaŭ  amo...faru! sed, ne pentu post!
Amo post amoro...ne suferu post!
Amoro venas el aliuloj, kaj rapide foriras kunekun  ili...
 Amoro povas esti pagenda...Iuj ricevas eĉ trezoron aŭ simplan ĵuvelon!
Amo venas el ni mem...kaj restas inter ni....       
Amo  neniam estas paginda...ne ekzistas io aŭ mono por ĝin pagi!

\0/f.b.\0/

Eu assim penso... Mi kredas tion.

Kiam iu verkas ion kiel "Sven Gosta Agren "verkis...nur meritas la Eternan Vivon!
Quando alguem escreve algo como escreveu Sven Gosta Agren...este alguem merece ganhar a vida eterna!"
"Não é verdade que a morto começa após a vida. Quando a vida acaba, assim acaba a morte!"

 


\0/f.b.\0/

sexta-feira, 17 de fevereiro de 2012

Karnavalo 2012 Carnaval

O Carnaval 2012 deste ano se inicia no sábado , dia 18 de fevereiro e termina na terça-feira Gorda, 21 de fevereiro. Todavia, antes do início oficial do 2012, acontecem  vários eventos relacionados com o Carnaval 2012, que animam as cidades brasileiras  no período pré-carnavalesco. Aproveite para assistir e participar na folia do Carnaval !
A fotografia abaixo não é minha...eu a encontrei na Rede, porém fiz alguns retoques nela, à minha maneira...e criei assim vamos dizer..."A Escola de Samba do Esperantistas!!" :-)))) 
Bom Carnaval prá todos!

   Karnavalo por Esperantistoj!

La Karnavalo de 2012 komencas ĉi -jare en sabato, Februaro 18 kaj finiĝas je Dika mardo, Februaro 21. Tamen, antaŭ la oficiala komenco de 2012, pluraj eventoj okazas rilate al Karnavalo 2012, kiu animas la brazilaj urboj en la antaŭ-karnavalo. Prenu la ŝancon ĉeesti kaj partopreni en la spektaklo de Karnavalo!
La bildo ĉi sube  ne estas  mia ... Mi trovis ĝin je  la Reto, sed mi faris iujn laboretojn, retuŝetojn, laŭ miavole ... kaj bone diru ...mi kreis "La Sambo Lernejo de Esperanto!" :-))))
Bonan Karnavalon al ĉiuj estas mia deziro!Se tio plaĉos al vi...mi mem nur ripozos kaj provos legi bonajn librojn...sed sen bruo!
\0/f.b.\0/

terça-feira, 14 de fevereiro de 2012

Hieraŭ. Hodiaŭ. Morgaŭ.



Hieraŭ 
            mi pensis ke  estus tre facila
forlasi vin tutsola;
 ĉar
               Hodiaŭ 
mi ne rezistus al la ideo ke 
             Morgaŭ 
vi ankaŭ povus forlasi min.

Hieraŭ,
ne!
Hodiaŭ,
 ankaŭ ne!
Morgaŭ,
ĉu vi forflugus de 
mia menso?
            
              
                                                                       \0/f.b\0/


segunda-feira, 6 de fevereiro de 2012

Imago / Imaginação

La ideo estas antikva, ke la vivo estas simpla ludo. 
Ludi kun nia imago estas ankaŭ vivi. 
Kiam homo ne havas imagpovon, homo ne vivas.




A idéia é antiga, que a vida é simples jogo.
Jogar com a imaginação é pois viver.
Quando não se tem a força da imaginação, não se vive.
\0/f.b.\0/

sábado, 4 de fevereiro de 2012

1,2...3 Ni iru al kinejo!


 Inter karesoj kaj kisoj...
jen ni tri...
Vi,mi kaj nia deziro.
se tio estas 
amikeco, frateco au martireco
Al kiu gravas tio?
jen ni tri...
Vi,mi kaj nia deziro.
Al ni gravas tio!
  <.>.<.>.<.>.
DREI...(TRI) estas interesa germana filmo de  Tom Tykwer (nask. 1965-j). Romantika-komedia-dramo. "Drei"-n  mi spektis( bedaŭrinde kun portugala-surskribaĵo) kun intereso kaj admiro ĉar ĝi ne ŝokigas nin, la spektantoj. Ĝi enhavas  agrablajn dialogojn kaj delikatajn metaforojn kaj la trupo estas mirinda: Nur mi faras mian personan rimarkon tie-ĉi....La ĉefarolulino: Sophie Rois mienas iom plimaljuna ol la du aliaj roluloj (edzo kaj amanto)!  Ĉi-filmon mi rekomendas !

\0/f.b.\0/

sexta-feira, 3 de fevereiro de 2012

Mi sekvis instrukciojn... Eu segui as instruções ao pé da letra!




Ĉu vi konas  la faman Kubo de Rubik aŭ kiel ĝi estas nomata en Brazilo "O Cubo Mágico"....Ĝi ekzistas de antaŭ 3o jaroj, se mi ne eraras...kaj elpensita de la hungara Rubik Ernö.  Do, mi havis grandan deziron por solvi la problemon de mia kubo. Mi ĉiam pensis ke ĝi estis simpla "ludilo" por infanoj....Sed mi eraris! Ĝi ne estis facila ...(por iu ordinara  stulta plenkreskulo, kiel mi estas !!!)...ordigi kaj malordigi la kolorojn de la kubetoj kiuj igas la "granda kubo" veran magian kubon!  Sed;ĉifoje mi ne rezignis;  mi persistadis....kaj...  kaj mi sekvis "laŭvorte" la instrukciojn... Vidu !
                                                 





                                                                             


                                                                 
\0/f.b.\0/

quinta-feira, 2 de fevereiro de 2012

La Azeno de Bileam, Esperanto kaj Francisko...O asno de Balaão

Então, o Todo-Poderoso colocou a palavra na boca do asno de Balaão. E o animal perguntou à ele:
"Balaão!Por que você não aprenderia Esperanto, se eu o falo e  até o Francisco está aprendendo essa língua?!
                                              

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...