quinta-feira, 26 de abril de 2012

La dua soneto...


Kiam sieĝos kvardek vintroj frunte
kaj fosos sulkojn sur belkampo via
la junlivreo, kiu logas bunte,
estos ĉifaĵo kaduka kaj paria.

Se oni miros, kien fuĝis rava
belotrezoro de via juno sana,
diri:"post via okulparo kava,
estus hontaĵo konsuma, indo vana.

Laŭdindus multe pli la belouzo
se povus vi respondi: jena bebo
sumigos mian konton, perl'ekskuzo
pruvos la belon via laŭ heredo.

Tiam rejunus
 via olda vango
kaj varmus,
 kvankam frida,
via sango.

KAJ TIEL...ĈIUJ NI!
                                      
(...de ŜEKSPIROVilhelmo)
(Shakespeare)
\0/F.B.\0/

Distingaj scenoj


1- Vera pardonebla (eĉ aplaŭdinda !) besta ago. 
Demando mia: Kiel  konata nacio (ankoraŭ de civilizata nacio?!) povas permisi tiajn kruelaĵojn kontraŭ bestoj?


2-Riproĉinda, necivilizita homa ago. Kompatinda Besto!
Respondo mia: Ĉar la Reĝo de tia konata nacio ankoraŭ...agas sovaĝe!

\0/f.b.\0/

terça-feira, 24 de abril de 2012

Vivo de Hundo





Iru iru mia amiko, ni iru...!
homoj nekomprenas kion mi sentas rilat'al vi!
Donu al mi vian harplena' krureto' kaj ...
 ni promenu.  flarante odoron de la strato!
 Leku mian vangon, mia kara, leku min!. 
Kaj diru al ĉiuj ke vi ankaŭ amas min! 
Mi volas vidi vin svingi gaje vian voston...
 kaj de via kolringo liberigos vin mi !
 Ni trovos aliajn belajn kvin hundidojn 
do... ĉiuj ni vivos kunekun ĝis kiam la morto apartigos nin...
kara hundeto mia!

(brazilo muziko de la eks-rokmuzika ensemblo "Mutantes." ...kantas Rita Lee.....La traduko kaj adaptado estas mia!!! )
 \0/f.b\0/

sábado, 21 de abril de 2012

Ni iru al kinejo...

Ĉi-semajne mi invitas vin al tre interesa filmo kiu nomiĝas Kukumi...Mi esperos ke vi akceptu mian inviton...cxar pritraktas la kinon de Kosovo  (de 2005-j)
" La trupoj de NATO invadas Kosovon kaj iomete post la milita akordo en urbo Kumanovo, funkciularo kaj gardantaro de la loka kadukulejo fuĝas kaj tiamaniere la internularo sentas sin liberigataj kaj tuj staras antaŭ la realo de la milito. Deziroj, revoj kaj filozofioj de vivo ekaperas por iuj  kaj...eĉ reaperas por aliuloj.
Laŭ mia opinio...  Kukumi...   estas ne nur  bela sed ankaŭ interesa premiita filmo, kaj unu el la perloj de la kinematografio post la eks- Jugoslavujo.

Quando as tropas da OTAN invadem Kosovo e logo depois do acordo militar assinado em Kumanovo, em um hospício, os guardas e funcionários fogem. Os internos se vêem livres e são confrontados com a realidade da guerra no local. Desejos, sonhos e filosofias de vida vem à tona. Direção: Isa Qosja. Roteiro: Isa Qosja e Mehmet Kraja. Elenco: Luan Jaha, Anisa Ismaili, Donat Qosja, Shkumbin Istrefi e Yilka Gashi. Fotografia: Menduh Nushi. Prêmios: - Festival de Veneza – prêmio Regione del Veneto – 2005. - Festival de Sarajevo – prêmio do juri – 2005.


\0/f.b.\0/

quinta-feira, 19 de abril de 2012

GITARO




Gitaro (nomiĝas Violão je mia nacia lingvo) kaj ĝi estas amata muzikilo en mia Lando. Eĉ mi havas mian gitareton ( violãozinho !). Sed mi havas ĝin kaj ununura muziketo estas pinĉata de mi sur la ses kordoj de tiu amata mia muzikilo nome "Parabéns prá você!" (Mi gratulas al vi!)...kaj tio ne hontigas min...mi envias, miras tiujn kiujn povas bele, harmonie, artiste la gitaron ludi. Iu kiel nia brazila gitaristo, ekzemple, Helena Meirelles, de brazila subŝtato Sudamatogroso (*13/08/1924-j + 28/09/2005-j). Ho ja! Ŝi havis magiajn fingrojn! Por Helena Meirelles gitaro estis "LA GITARO" (per majusklaj literoj ĉiam!)ĉar por ŝi se la muzikilo havis unu, ses, ok, dek aŭ dekdu kordojn...tio vere ne gravis! Ŝi bele ludis ĝin! Por ekzempligi mian hodiaŭan tekston mi konatigas al vi muzikon ludata de Helena Meirelles, nome GUAXO (legu +- guŭaŝu)...Bonvolu aŭskulti ĝin mi petas!

 
Dankon de via legado kaj aŭskultado !
\0/f.b.\0/

quarta-feira, 18 de abril de 2012

Miaj fotoj por hodiaŭ...Mia anserino Sofia.

La anserino Sofia....
kaj...sia unu sola ido.
Kaj kial unu sola ido?
Ĉar Sofia sekvas programon de Kontraŭkoncipa Metodo!
\0/f.b.\0/

Ainda a catequisação...

Eu sou de opinião que para esquentar o fervor religioso e não se perder tantos adeptos católicos  em prol da sempre crescentes igrejas neo-pentecostais, a arquidiocese amazonense(com todo o meu respeito!)fez criar uma nova santa para os devotos da região amazonense. Após um concurso local, ganhou a imagem criada por uma designer, cujas feições se aproximam em muito às características do povo indígena Amazonense com cabelos escuros, olhos amendoados e castanhos e pele bronzeada, cujo é Nossa Senhora da Amazônia. Sendo assim,( a imagem pode ser vista abaixo), eu estupidamente me pergunto. Por que o povo indígena brasileiro não pode acreditar em seus próprios dogmas muito mais antigos que a própria religião cristã? Por que ainda eles devem ser católicos, luteranos, neo-pentecostais? Isso realmente não posso entender? Quem poderia me esclarecer à respeito?
     
Por ke la katolika eklezio ĉe la amazona regiono de mia Lando, ne perdu plimulte da anoj  favore al la ĉiam kreskantaj grupoj de la karismaj kristanoj de la  katolikaj aŭ de la protestantaj branĉoj; la ĉefepiskoje de urbo Manaŭso (ĉefurbo de brazila subŝtato Amazonio) kreigis novan katolikan sanktulinon nome NIA SINJORINO DE AMAZONIO.  La nova imago, idealigita de juna brazila "designer", havas ĉiajn karakterizajn trajtojn de la brazila indiĝenaro, tio estas, nigra hararo, malhelaj brunaj okuloj kaj bronzokolora haŭto.
----->Pro tio mi demandas stulte al mi mem: Kial brazila indiĝenaro ne povas kredi al siaj mem centjaraj dogmoj, kiuj ekzistas de antaŭ la kristanaj kredoj?  Kial ili (ankoraŭ) bezonas esti katolikoj, luteranoj, k.t.p...? Mi ne komprenas tion. Ĉu mi devos diri AMEM pro tio aŭ ĉu demandi al mi mem..".ĉu neniam ĉesos la religia friponaĵo?"

(foto eltranĉaĵo ĵurnalo Folha de São Paŭlo 2011)
\0/f.b.\0/

domingo, 15 de abril de 2012

sábado, 14 de abril de 2012

Politike ĝusta ---Policitamente correto



Bonvolu, mi petas, observi detale mian supran foton. Ĉu vi vidas kion  mi vidas? Ĉio je ĝi estas politike ĝusta!
Tiel se vi ankaŭ vidas kion mi vidas...ni du povos diri ke ne ekzitas io politike malĝusta!
\0.f.b.\0/

Pri Araba Kulturo...

Se vi ankaŭ interesiĝas pri la Araba Kulturo (ne gravas se pri la antikva aŭ nuntempa!) kiel mi; do mi povos konatigi al vi jenan interesan adreson (tute senpaga konsulto...angle aŭ arabe!) WAMCP.BIBALEX.ORG kiu disponigas al ni pli ol mil arabajn manuskriptojn (ekzemple de la fama Aviceno inter aliaj verkistoj!) de la  8-a ĝis la 20-a jarcentoj.  La TTTejo celas atingi pli ol sepdek kvin mil manuskriptojn je la plej legebla intenco...

Sendo você admirador da cultura árabe como eu sou, então apresento-lhe o seguinte endereço WAMCP.BIBALEX.ORG onde se pode entrar em contato com mais de mil obras de muitos artistas escritores árabes ,  (exemplo Avicena) dos séculos VIII até o XX. E é proposto pelo site  atingir setenta e cinco mil obras, todas com consultas gratuitas.
\0/f.b.\0/

quinta-feira, 12 de abril de 2012

Inter formikoj...




La Ministro:
---Reĝino,Viaj vasaloj plendas pri la hodiaŭa tediema dimanĉa mateno! Kion oni faros? Ĉu vi havas ian reĝan ideon ?


La Reĝino:
---"Hummm! Hummm! Ideo, ideo!?hummm!"
..."Oh jes!Mi havas ideon! 


La ideo:
---"Miaj vasaloj! Mi kiel via reĝino ordonas ke vi invadu la najbaran terenon kie okazos dimanĉa pikniko. Kolerigu, senpaciencigu, piku ĉiujn partoprenontojn kaj post tio...malorde forkuru el tie!! 


\0/f.b.\0/

La kruco


             Kiam 
                 la Kruco
               fermi  siajn  brakojn iam 
              oni aŭdos  ke "denun ĝis la
                   eterneco,  la 
               civilizacio 
               volenevole 
              sekvis      
             Liajn
                  Paŝojn !"

                    \0/f.b.\0/
(Humberto de Campos)

quarta-feira, 11 de abril de 2012

Ne faru kion mi faris!




Kelkaj el la tiama junularo... kiuj kolerkriegis sloganojn kontraŭ la "preskaŭ senfina milito en Vietnamujo" kaj kolorigis stratojn kaj placojn per buntkoloraj vestaĵoj kaj lanĉis muzikaron kun la frazoj "Amoru! Ne militu!", "Paco kaj Amo" inter aliaj ordonoj kaj marŝoj por la Paco...estas hodiaŭe gepatroj, geavoj kiuj "senproteste" permesas aŭ aprobas ke siaj gefiloj kaj genepoj  militservu kiel soldatoj en diversaj konfliktemaj regionoj de nia planedo...kun la stulta preteksto ke ĉio okazas en nomo de la Paco!

Alguns dos jovens que naquela época gritavam slogans contra a quase "sem fim"guerra do Vietnã e coloriam as ruas e praças publicas  com roupas extravagantes e ainda lançam músicas com frases de efeito como "Faça Amor não Guerra!", "Paz e Amor !" entre outras ordens e marchas pela Paz...são hoje pais e avós e que aprovam quase nunca sem protestar que seus filhos e netos sejam soldados em muitas regiões em conflito do planeta...com o estupido pretexto que tudo é feito em nomo da Paz!
\0/f.b.\0/

terça-feira, 10 de abril de 2012

Nem sempre é igual....Ĉu ĉiam la samo?


aŭ Vivu la diferenco!
Multfoje mi rigardas eksteron tra fenestro de mia malgranda loko kie mi laboras kaj mi diras
al mi mem..."Bah!Ĉiam la samo!"... Multfoje mi fotis kion mi konsideris " la saman 
eksteran pejzaĝeton tra fenestro" ... kaj kiam mi rigardas la foton mi diris al mi mem...
"Bah! Ĉiam la samo!".
Pasinta nokto, mi rigardis miajn fotojn (mi neniam estis kaj estas bona fotisto, nur mi fotas ĉar

...ĉar mi havas fotilon!)...kaj io atentigis min al la fakto ke la eksteraj pejzaĝetoj kiam 
rigardataj pliatente ne estas ĉiam la samaj. La ĉielo havas malsimilajn kolorojn, la 
nuboj estas diversaj, la foliaro de la arboj...ĉio malsimile aspektas kiam mi pliatente
 rigardis la fotojn. Kurioze nun mi povas demandi al mi mem..."Ĉio ne ĉiam egalas!"
Kaj, post tio mi konkludis ion: Mi bezonas nepre lerni ke mi devas pliatente
 observi la cirkonstacojn kaj mi ne devas plendi pri ĉio!
------------------------






Não é a primeira vez que observando, pela minha unica janela da minha saleta de 
trabalho, a paisagem exterior eu me pegava dizendo à mim mesmo... " ufff!
 sempre igual". E o mesmo acontecia quando eu dava uma olhadela nas fotos que eu 
tirava dessa paisagem..." ufff! sempre igual".
Na noite passada enquanto eu dava novamente uma espiada nessas fotos, me chamou 
a atenção algo que não eu tinha observado antes...a costumeira paisagem vista de minha 
janela, não é sempre igual. O céu tem tonalidades diferenciadas, as nuvens são 
diferentes e a folhagem idem. Então eu já posso dizer que tenho que atentar para o fato
 que..."nada nada é sempre igual e que ao invés de eu me queixar e me entendiar com 
a igualdade de tudo...que eu observe o que me rodeia com mais atenção !"
\0/f.b\0/

sábado, 7 de abril de 2012

Ne! ne! kaj...ne! Não" Não! e...Não!


Fakte...
...kelkaj el miaj ideoj kiam metitaj en la praktiko, multfoje rezultigas verajn fiaskojn...(ekzemple estas la mallonga "vojeto" kiu mi faris en la korto de nia kampara domo... kiam pluvas ĝi iĝas glitiga vojeto...Senprokraste mi devos idealigi ion por korekti tion),por ne diri, ...verajn MERDOJN!
Post tio...Mi eĉ ekkredas ke mia nomo ne devus esti Francisko, sed Fiasko,
(almenaŭ mi havus kelkajn samajn literojn je mia nomo!)
Bonvolu vidi la foton:




Sed, frumatene, unu el miaj dogoj ne bezonis diri tion al mi, ĉu ne?! Bv.vidi la foton:

aj!aj!aj!\0/francisko-brazilo\0/

sexta-feira, 6 de abril de 2012

Luno






Alte, tre alte en la nokta malhela ĉielo, troviĝas la Luno.
La sama Luno kiu per bano de arĝentblanka disradiado
dronigis la unuan Teranon je sia kruda homa mirego.


\0/f.b.\0/

quinta-feira, 5 de abril de 2012

Sen glutemeco...Agrablan Paskon!


 "Manĝu la bonaĵojn kiujn  Ni donis al vi tamen ne ekscesu por ke Mia kolero ne venu sur vin; fakte tiu kiun trafas Mia kolero tiu falos!"
( citaĵo de Sankta Korano la ĉap.Surao-20 - vers.82 )

Kiel vi scias unu el la sep grandaj pekoj (laŭ kristana leĝo) estas Glutemeco. Pasko en Brazilo, mia Lando, estas la dua plej granda religia festo je nia kristana kalendaro...(la unua estas sendube Kristanasko). Sed, laŭ mia eĉ neklera opinio ambaŭ estas veraj komercaj datoj. Kiam la diritaj "religiemaj homoj" donacas, aĉetas kaj manĝas tunojn de ĵus menciita nutraĵo de la sezonoj...ĉi-kaze Ĉokolado por celebri Paskon. 
Mia Lando,(laŭ fidinda komerca statistiko) pasintjare produktis pli ol 500'000 tunojn da ĉokolado, kaj granda parto por la enlanda konsumado. Brazilanoj estas la tutmonda kvara konsumantoj kaj aĉetantoj  de tia nutraĵo. Por la Paska festo oni preferas la konatajn Paskovojn. Tamen spertuloj garantias ke nur 75g da ĉokolado  satigas nian ĉiutagan bezonon; oni vidas ĉe la grandaj bazaroj kaj butikoj homoj aĉetante dekojn,  pakaĵojn, kilojn de tiuj bongustemaj dolĉaĵoj .   Do...
Agrablan Paskon, sed...sen glutemeco!*** Uma boa Páscoa, mas sem gula!

\0/f.b.\0/

terça-feira, 3 de abril de 2012

Sekvoj...


Turmento,  dezerto, kardo, drono,
                  ŝtono, serpento, senfrukta arbaro,
                             malsato, malvarmo, doloro.


Insektoj, riveroj, lianoj,
                                        pluvoj, miasmoj, sagoj, savanoj,
                                                                      hororoj, hororaĵoj.

Nenio konsternis la serenajn fruntojn,
Nenio humiligis la grandajn animojn,
de tiuj kiuj estis direktitaj al la profunda vasteco.
Tamen ili dume la granda vojo havis nur
disŝiritan sutanon anstataŭe de la kiraso;
krucon anstataŭe de la bastono...

\0/f.b.\0/

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...