La komika ĉielarko. 
"Mi dormis en la sama ĉambro kun miaj gepatroj. Estis somermeza furmatemo. Tra fendo apud la kurteno penetris iom da sunradioj, kiuj inundis la ĉambron per milda oranĝkolora duonlumo. Mi estis kuŝanta surdorse. Subite mi rimarkis sur la plafono kolorajn striojn. Post ioma observado mi konstatis, ke temis pri vera ĉielarko, en kiun endesegniĝis vico da montetoj, baran te tiel partojn  de kelkaj koloroj. "Mi fariĝis scivolema. Mi ĉirkaŭrigardis serĉante la fonton de la stranga ĉielarko, sed ne sukcesis malkovri ĝin. Mi klopodis fari logikajn deduktojn pri la direkto de la radioj. La serĉado de meblo kun dentumita rando restis senutila. Longe mi kuŝis sendorma, cerbumante..." "En certa momento mia patrino vekigxis. Kaj tio ĉion ŝangxis. "Per sia unua movo ŝi elstriĉis la brakon al la nokta tableto, kaj el la glaso kun akvo ŝi elprenis sian falsan dentaron. Dum tiu operacio la ĉielarko malaperis de la plafono. Tuj poste ĝi reaperis vigle ondumanta, sed...sen la serio de montetoj. Jen estis la solvo de mia enigmo: Komika cxielarko kreita en glaso da akvo kaj borderita per falsdentaro!"
Kaj...kial mi skribis tion hodiaŭ? Ne nur ĉar la teksto estas interesa kaj "komika" sed ĉar hieraŭ vespere kiam mi vizitis unun el aliaj klientoj de entrepreno kie mi laboras...(olda sinjoro pli ol 70 aĝajaroj)...Ĉu vi kredas ke kiam li estis salutante min, (laŭ la tipika brazila komplimento, tia konata.... (tri frapetojn sur onia dorso kaj... "Franciskoooo...mia amikoooo !!! Kiel vi... "plufff....!" forflugas "(laŭvorte !) el lia buŝo lian superan falsdentaron!!!? ... Mi ne ridegis pri la fakto, ĉar mi estas....(kiel mi diros?! hummm...hummm ĉar mi estas respektemulo!!! Ankaŭ se mi ridus pri tion...mi sendube perdus klienton!!!El la ĉielarko mi nur vidis la ruĝan koloron sur mieno de ...kompatinda sinjoro! Komika momento!!!
Sed...ĉe mia aŭtomibilo, sole, mi ridegis (mi konfesas!)   \0/f.b.\0/

 
Nenhum comentário:
Postar um comentário