Hodiaŭ nokte, pluvegas kaj silento invadas mian ĉambron; mi  restas sole,  sed mi ne sentas solecon...
Neniam ni povas diri ke ni estas solaj, ĉar je niaj mensoj ni havas aŭ bonajn aŭ malbonajn imagojn sur ĉiaj momentoj travivitaj de ni. En niaj cerboj, tie...profunde kaŝitaj, ni trovas la plej bonaĵojn (aŭ ne tiel bonaj aĵoj au agoj faritaj de ni mem!) eĉ ni povos trovi niajn forpasintajn geamikojn...kaj silente aŭskulti niajn interparolojn, niajn kverelojn (jen bona momento por peti pardonon se nun vi konsideras ke la kulpon havas vi!), ktp...Ĉio troviĝas je niaj mensoj...pensoj...Ni devas nur serĉi ilin!
Soleco, kiel iu jam diris...estas nur animstato. Neniam permesu ke tia sento deprimu vin. Sed...se ĝi persistas kaj atakas vin...do, vi plenumigu vian menson legante ion aŭ aŭskultante bonan melodion kiel tiu-ĉi:
\0/francisko-brazilo\0/

 
Nenhum comentário:
Postar um comentário