sábado, 31 de março de 2012

Tri libroj.

La veraj libromaniuloj ĉiam aĉetas tri ekzemplerojn de la sama libro. Unu por legi. Alia por donaci. Kaj la tria por la libroŝranko. Ĉar...libroj povas esti aĉetindaj, aĉeteblaj kaj multfoje...aĉaĵo!

\0/f.b.\0/

quinta-feira, 29 de março de 2012

B e l e c o





Ĉu vi diras ke beleco estas nenio? 
Do, bonvolu imagi tion... 
Hipopotomo kun anĝela animo. Sendube ĝi, la hipopotomo, povus konvenki ĉiujn pri sia anĝela figuro. Sed... pri anĝeleco de sia animo estus longdaŭra kaj malfacilega tasko.
Tiamaniere (ankaŭ) agas multaj homoj!









\0/f.b.\0/

terça-feira, 27 de março de 2012

Rubejo, Rubo, Rubujo ** Do lixo, lixo e lixeira.

RUBOJ...RUBEJO...RUBUJO !

Mi trovis objektojn en rubejo. Ili estis konsiderataj "ruboj".
Mi faris el ili ...



..."novan" rubujon por mia laborejo.


Kial ne recikligi? Naturo nur dankos al vi pro tio!
Por que não reciclar? A natureza somente te agradecerá por isso!
\0/f.b.\0/

segunda-feira, 26 de março de 2012

Mi biciklis / Eu pedalei.

Kiel mi laboras 43km for de brazila ŝtato Paranao, mi decidis ke hieraŭ, dimanĉo,  mi biciklus el mia laborejo ĝis farmo kiu troviĝas en tiu mia najbara ŝtato:
                               1-  Mi frue ellitiĝis kaj komencis mian vojaĝon...
2- Mi prenis mian malnovan (sed ankoraŭ bona biciklo)!
3- Kaj mi elektis malĉefajn vojetojn...

4-...sen pavimoj.
5- La kampara pejzaĝo, la trankvileco kaj pura aero ĉiam ĝojigis min!


6-Vidu (...iomete post la valo) helan kampon kaj post monteton...Tie "komencas"ŝtatan landlimon inter mia ŝtato kaj Paranao.


7- Oops! Kioo? Ĉi-tie"Sans-Souci"?!


8- interesa planto en "Sans-Souci"!
9- Hoo! kia bela birdeto sur voje!
10- ho ve! Ĉi-tio devas esti la interŝtataj landlimo !!! longa vico ...de formikoj!
11- Ĉi-farmo havas pinarbaron por produkti rezinon.

 12- Vidu...la rezino estas rekoltita en sakojn.
13- Post viziti kelkajn farmetojn, jen la momento por reveni hejmen...ĉar looooonga estos la vojo!
Kaj jen...mia ĵus pasinta dimanĉo!
\0/f.b.\0/

quarta-feira, 21 de março de 2012

Oportuna protesto


Ĉirkaŭ la tablo, por la tagmanĝo, sidiĝis la tuta familio kaj apud ili troviĝis la amata papago.

*PATRINO: 
               "Frumatene longan vicon mi atendis nur por aĉeti ovojn kaj pecon da pano,
                sed vane...mi forgesis la kuponon!"
*PATRO:
                "Havas kulpon nia diktatoro!"
*PAPAGO:
                "Morto! Morto al nia diktatoro!"
*FILO:
                 "Pro la bona kalkulado, ĉi-matene, medalon mi gajnis, sed pro la ekonomia   krizo ĝin hejmen mi ne povos alporti, ĉar la lernejo ne havas sufiĉan monon  por la medalon aĉeti!"
                
*PATRO:
                "Havas kulpon nia diktatoro!"
*PAPAGO:
                 "Morto! Morto al nia diktatoro!"
*FILINO:
                "Novan ŝuoparon mi beoznas, ĉar mia malnova truon havas. Sed pacience mi                 atendos ĝin, ĉar i scias ke paĉjo ne avaras nur laboron nun li ne havas...
                 Kulpata estas nia registaro!"
PAPAGO:
                "Morto! Morto al nia diktatoro!"

PATRO:
                "Mizera vivo! Sen nutraĵo, sen mono, sen laboro, nur restas al ni nian papagon manĝi!
                 "Havas kulpon nia diktatoro!"
*PATRINO KAJ GEFILOJ UNISONE:
                 "Ne! ne! ne! Sufiĉas pri doloro kaj plendo. Vivu longe kriante kaj protestante  nia kara papago; ĉar ne estas  ĝia sed de nia diktatoro la kulpo!"
*PAPAGO (ĉi-foje kriante pli laŭte):
                  "VIVU! VIVU! VIVU NIA DIKTATOROOOOO !"

\0/f.b.\0/

                  

terça-feira, 20 de março de 2012

La litero A


Ĉar la lasta tutmonda pozicio de Brazilo rilate al la Eduksistemo vere perpleksigis min!  dio sankta! kia katastrofo!
 Tiamaniere oni neniam havos plibonan edukon...Mi imagis tion:

Salutojn! Mi estas via nova instruisto kaj mi nomiĝas "Tiukajtiu de Tiu" kaj mi petas al vi ke vi ne nomu min "sinjoro"! Hodiaŭ mi instruos al vi ion pri  la litero "A".

Bonvolu ripeti kune kun mi....Aaaaaa!!

La litero"A" estas la unua litero de nia alfabeto. "Ĉiuj vi scias kio estas alfabeto, ĉu ne?! Bone!"
La litero"A "estas vokalo. "Ĉiuj vi scias kio estas vokalo, ĉu ne?! Bone!
La litero "A" povas esti skribita (grande) majuskle  "A" kaj (malgrande) minuskle "a"....Ĉu vi komprenas ĉion ĝis nun, ĉu ne?! Bone!
La litero "A" havas  tonojn en nia nacia lingvo(tie-ĉi mi diras nur pri la brazila nuanco de la lingvo); ekzemple: á (longa a), ã (nazala a), ãs(la pluralo de la nazala a)...kaj la timema krazo "à".
La litero "A" estas mallongigo de " Aŭtoro".
La litero "a" estas mallongigo de "Signaturo".
La litero "a-" estas nea-prefikso.
La litero "a" estas ina difina artikolo, kies pluralo estas "as".
La litero "a" estas singularo de tria persono de la personaj pronomoj, kies pluralo estas "as".
La litero "a" povas esti   ina    demonstrativa pronomo, singularo kies pluralo estas "as".
La litero "a" povas esti  ina oblikva pronomo,singularo kies pluralo estas "as" Kaj ne forgesu ke...
La litero "a" povas esti ina mezoklitika, aŭ proklitika aŭ ankoraŭ enklitika pronomo...kies pluraloj ĉiam estos "as" "
La litero "a" povas esti prepozicio.
La litero  "a" estas vira substantivo.  Mi diras ke la A, tie-ĉi estas Vira litero, NE ina!
La litero " à " haaaaa! pri "ĝi" mi diras ke ĝi estas diabla gramatika elpenso!  La krazo "à" estas la unuiĝo inter la ina artikolo  "A" kaj la demonstrativa ina pronomo "A" kaj ankaŭ ( aŭ ne...tio dependas !) la ina prepozicio "A". Sed tio postulos el mi longan tempon...kaj priĝi mi provos klarigi al vi, poste...ĉu komprenite?!!

Nun...miaj karaj.. bonvolu ekstari apud  viaj pupitroj ĉar mi volas respondi demandeton al unu docento inter vi...
"kara sinjoro docento"..."La nomo de tiu granda libro sur mia tablo estas VORTARO, ĉu bone?! 

Riproĉinda estas la nuna brazila eduksistemo...nur pro tio. Oni bezonas tujan reformon...


domingo, 18 de março de 2012

Mi diras la veron, nur la vero...sed nur hodiaŭ! Eu direi a verdade somente a verdade...mas só hoje!

La tago 32-a estas la NACIA TAGO POR DIRI VEROJN...


En mia lando, Brazilo, oni havas plurajn naciajn festojn; ŝtata, urba, regiona, ktp .. ktp .. kaj krom tiuj kvankam ne estas necese feriatagoj sed je la kalendaroj ili  estas markitaj kiel specialaj tagoj ... ekzemple: Tago de Patrinoj , Internacia Virina Tago, Tago de "brazilaj" Indiĝenoj, Tago de  Patroj , Serĉotago, Tago de Infanoj, Tago de Geavoj ... ktp ... ktp ...kaj tiel plu!
Sed mi amus ke  ankaux oni okazigu  la tagon, en mia opinio, tre speciala tago... la Nacia Tago de Vero! Kiam ni dirus la kompletan, la plenan  veron pri ni mem, pri niaj amikaro, familiaro, kolegaro, estroj kaj sur niaj politikistoj ... sur ci tiuj, speciale!
Mi eĉ povos imagi jenajn frazojn koncernante al  dato: 
  • " Mi amare bedaŭras por esti voĉdonita por vi en la lasta balotado...vi...vi stelisto!, kanajlego!! "
  • "S-ro Estro, vi estas  nekompetenta funkciulo! Vi nur laboras pro via monata salajro!"
  • " Patro...mi amas vin...sed vi estas mensogemulo!"
  • " Kara mia...vi pravas, mi ofte perfidas vin  kun  via plej bona amikino, ĉar mi neniam amis vin!"
  • "Mi hodiaŭ deklaras al vi ke: mi estas  malmodera, subaĉetebla politikisto, fripono...Mi nur volas...monon, monon, monon el vi, el ŝtato...kaj ke  nia nacio fikiĝu!!"
  • "Francisko-Brazilo, via gramatiko de Esperanto estas vera bedaŭro!"
  • "Mi scias tion...sed mi ĵuras ke mi strebas por plibonigi ĝin!"
VIVU VERA VERO!
\0/F.B.\0/

sábado, 17 de março de 2012

O Tradutor do Google / La tradukilo de Gugolo

Fantomoj ** Os fantasmas

Nia historia brazila 31-a de Marto 1964-j, kiam fantomoj ekterurigis nin...



Kial vi timas fantomojn? Kial estas nokto, ĉu ne? Ne, ne timu  fantomojn ĉar baldaŭe mateniĝos kaj la fantomoj malaperos...
Kial vi timas fantomojn? Kial estas nokto, ĉu ne? Ne, ne timu fantomojn, ĉar ili timigas vin je la unuaj horoj de la nokto; ili timigas vin antaŭ nia dormo kaj multfoje dume via dormo ankaŭ, sed ili ne timigas vin por ĉiam; vi scias ke la unuaj horoj de la nokto ne estas eternaj...
Kial vi timas fantomojn? Kial estas nokto, ĉu ne? Ne, ne timu fantomojn, ĉar vi scias ke je la unuaj sunradioj la fantomojn timigos vi. Ili, la  fantomoj,  estas kovardaj...ili timas lumon!
La severaj regimoj estas kaj agadas kiel fantomoj, nokte! Ili malheligas tagojn kaj estigas noktojn nur por timigi vin!
Sed ne forgesu! Noktoj ne estas eternaj! Severaj regimoj kiel fantomoj malaperos rapide je la unuaj sunradioj de la venonta tago.
Ne, ne timu fantomojn ĉar ili estas kovardaj...Faru de la efemera nokto via eterna sunbrila mateno...via hela tago! Ili, tiel   fantomoj kiel severaj regimoj,  ne rezistos tion kaj  malaperos por ĉiam...
Fantomoj nur bezonas lumon!
                                             \0/f.b\0/

domingo, 11 de março de 2012

Mi konatigas al vi...Lenine

                                           
Mi konatigas al vi... LENINE!


Lenine, 51-jaraĝa estas Unu el miaj plej ŝatataj brazilaj kantistoj, kiu estas ankaŭ komponisto kaj muzikisto.
Lia patro estis ano de la brazila komunista partio BKP (dank'al dio!) (do...Lenine por la filo estis omaĝo al la vera ! ) kaj la patrino estis fervora anino de la brazila katolika eklezio...(dank'al dio!
De frua aĝo, la knabo Lenine legis K.Marks (por kontentigi la patron) kaj ankaŭ ĉeestis la katolikajn mesojn  (por kontentigi la patrinon)   ( ---ho! malfacila infana vivo, ĉu ne?!)
Kiam fraŭlo, Lenine aŭdis ĉiajn muzikojn....brazilaj,rusaj, germanaj, Ĉajkovskij, Chopin, usonaj (Glen Miller), kaj sendube...rokmuziko (...ĉar tio ne bezonas klarigojn!! )
Lenine komponas belajn kanzonojn, kaj partoprenis  diversajn muzikajn konkursojn, inkluzivas eksterlande. Gajnis du premiojn (Gremmy) (la plej bona nuntempa brazila muziko) kaj (la plaj bona brazila kanzono de 2005).
Lenine havas filon, nome Alexandre, ankaŭ kantisto.
                                          \0/.f.b\0/

sábado, 10 de março de 2012

Por la Paco...la unua paŝo.


Mi ĵus legis ke kvin afganajn (talibanajn) arestistojn   estos tre baldaŭe translokigataj  de la Guantanamo-Kubo al aliaj malliberejoj en Kataro. Tamen se tio estas ankoraŭ projekto,  oni devos konsideri ĝin  kiel la unuaj paŝoj al  plena (aŭ partia) Paco en tiu jam delonge "malordigita" regiono de nia malordigita planedo. Mi kredas ke ĉiajn  efortojn por la paco ĉiam validas...eĉ nur unu tion deziras! Bonvolu aŭskulti brazilan muzikon de Caetano Veloso, rilate al Guantanamo.
Acabei de ler( Reuters) que cinco prisioneiros de origem afegã que se encontram detidos há mais de uma década   na base norte-americana de Guantánamo, em Cuba, poderão ser transferidos para algum presídio em Catar  e assim prenunciando o inicio de uma série de conversações e acordos entre os governo americano e afegão. Tudo pela Paz sempre é e será bem-vindo! Aproveitando essa ultima nota com referencia à Guantánamo, ouça abaixo a música de Caetano Veloso, sobre essa base militar em Cuba.
Guantánamo


"...ĉar usonanoj malrespektas
homajn rajtojn
sur la kuba teritorio.
Tia ago estas troege forta
por ke mi
ne protestu simbole kontraŭ ĝi.
La bazo de Guantanamo,
La golfo de Guantanomo,
Guantanamo...Guantanamo...!"
\0/f.b.\0/


Tagoj...nur tagoj.

Ĉar ankoraŭ estas nokto de Vendredo, la ideo ke alproksimiĝas alia malplena, tediema Sabato ekdeprimigas min.  SABATO! Sabato! S-a-b-a-t-o! Ĉu ne povus esti DIMANĈO! Dimanĉo! D-i-m-a-n-ĉ-o !? Sed ne la dimanĉa mateno, sed la nokto de dimanĉo por ke tre baldaŭe mateniĝus la nova Lundo kaj kiel tempo pasas tre rapide, mi povus ekpensi pri la venonta nokto de Vendredo kiam ĉio rekomenciĝus tiel...SABATO! Sabato! S-a-b-a-t-o! ...

\0/f.b.\0/

segunda-feira, 5 de março de 2012

Inferaj temperaturoj /Temperaturas escaldantes.

Nem sei se ele existe e se existe devemos estar com temperaturas iguais a ele, o inferno! Imagine que hoje ao meio dia os termômetros do centro acusavam a temperatura de 38ºC porém a sensação térmica era de mais 41ºC!  Eu suo! eu transpiro! eu me lavo em suor!


Helpo! Helpo! Mi ŝvitas...mi ŝvitegas! Mi neniam sentis tiel fortega varmo kiel mi sentis hodiaŭ vespere...Termometroj indikis 38 ºC da varmon sed...la virtuala temperaturo atingis pli ol 41º C gradojn, kaj sen venteto, sen simpla nubeto...nur suno kaj blua ĉielo.
\0/f.b.\0/

sexta-feira, 2 de março de 2012

Invito

Hodiaŭ estas vendredo. Ĉi-vespere mi invitas vin al dancejo; ĉu vi dancus kun mi?


CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...