Mi konatigas al vi... LENINE!
Lenine, 51-jaraĝa estas Unu el miaj plej ŝatataj brazilaj kantistoj, kiu estas ankaŭ komponisto kaj muzikisto.
Lia patro estis ano de la brazila komunista partio BKP (dank'al dio!) (do...Lenine por la filo estis omaĝo al la vera ! ) kaj la patrino estis fervora anino de la  brazila katolika eklezio...(dank'al dio!) 
De frua aĝo, la knabo Lenine legis K.Marks (por kontentigi la patron) kaj ankaŭ ĉeestis la katolikajn mesojn  (por kontentigi la patrinon)   ( ---ho! malfacila infana vivo, ĉu ne?!)
Kiam fraŭlo, Lenine aŭdis ĉiajn muzikojn....brazilaj,rusaj, germanaj, Ĉajkovskij, Chopin, usonaj (Glen Miller), kaj sendube...rokmuziko (...ĉar tio ne bezonas klarigojn!! )
Lenine komponas belajn kanzonojn, kaj partoprenis  diversajn muzikajn konkursojn, inkluzivas eksterlande. Gajnis du premiojn (Gremmy) (la plej bona nuntempa brazila muziko) kaj (la plaj bona brazila kanzono de 2005).
Lenine havas filon, nome Alexandre, ankaŭ kantisto.
                                          \0/.f.b\0/
 
Nenhum comentário:
Postar um comentário