Kial vi timas fantomojn? Kial estas nokto, ĉu ne? Ne, ne timu  fantomojn ĉar baldaŭe mateniĝos kaj la fantomoj malaperos...
Kial vi timas fantomojn? Kial estas nokto, ĉu ne? Ne, ne timu fantomojn, ĉar ili timigas vin je la unuaj horoj de la nokto; ili timigas vin antaŭ nia dormo kaj multfoje dume via dormo ankaŭ, sed ili ne timigas vin por ĉiam; vi scias ke la unuaj horoj de la nokto ne estas eternaj...
Kial vi timas fantomojn? Kial estas nokto, ĉu ne? Ne, ne timu fantomojn, ĉar vi scias ke je la unuaj sunradioj la fantomojn timigos vi. Ili, la  fantomoj,  estas kovardaj...ili timas lumon!
La severaj regimoj estas kaj agadas kiel fantomoj, nokte! Ili malheligas tagojn kaj estigas noktojn nur por timigi vin!
Sed ne forgesu! Noktoj ne estas eternaj! Severaj regimoj kiel fantomoj malaperos rapide je la unuaj sunradioj de la venonta tago.
Ne, ne timu fantomojn ĉar ili estas kovardaj...Faru de la efemera nokto via eterna sunbrila mateno...via hela tago! Ili, tiel   fantomoj kiel severaj regimoj,  ne rezistos tion kaj  malaperos por ĉiam...
                                             \0/f.b\0/

 
Nenhum comentário:
Postar um comentário