Tiamaniere oni neniam havos plibonan edukon...Mi imagis tion:
Salutojn! Mi estas via nova instruisto kaj mi nomiĝas "Tiukajtiu de Tiu" kaj mi petas al vi ke vi ne nomu min "sinjoro"! Hodiaŭ mi instruos al vi ion pri  la litero "A".
Bonvolu ripeti kune kun mi....Aaaaaa!!
La litero"A" estas la unua litero de nia alfabeto. "Ĉiuj vi scias kio estas alfabeto, ĉu ne?! Bone!"
La litero"A "estas vokalo. "Ĉiuj vi scias kio estas vokalo, ĉu ne?! Bone!
La litero "A" povas esti skribita (grande) majuskle  "A" kaj (malgrande) minuskle "a"....Ĉu vi komprenas ĉion ĝis nun, ĉu ne?! Bone!
La litero "A" havas  tonojn en nia nacia lingvo(tie-ĉi mi diras nur pri la brazila nuanco de la lingvo); ekzemple: á (longa a), ã (nazala a), ãs(la pluralo de la nazala a)...kaj la timema krazo "à".
La litero "A" estas mallongigo de " Aŭtoro".
La litero "a" estas mallongigo de "Signaturo".
La litero "a-" estas nea-prefikso.
La litero "a" estas ina difina artikolo, kies pluralo estas "as".
La litero "a" estas singularo de tria persono de la personaj pronomoj, kies pluralo estas "as".
La litero "a" povas esti   ina    demonstrativa pronomo, singularo kies pluralo estas "as".
La litero "a" povas esti  ina oblikva pronomo,singularo kies pluralo estas "as" Kaj ne forgesu ke...
La litero "a" povas esti ina mezoklitika, aŭ proklitika aŭ ankoraŭ enklitika pronomo...kies pluraloj ĉiam estos "as" "
La litero "a" povas esti prepozicio.
La litero  "a" estas vira substantivo.  Mi diras ke la A, tie-ĉi estas Vira litero, NE ina!
La litero " à " haaaaa! pri "ĝi" mi diras ke ĝi estas diabla gramatika elpenso!  La krazo "à" estas la unuiĝo inter la ina artikolo  "A" kaj la demonstrativa ina pronomo "A" kaj ankaŭ ( aŭ ne...tio dependas !) la ina prepozicio "A". Sed tio postulos el mi longan tempon...kaj priĝi mi provos klarigi al vi, poste...ĉu komprenite?!!
Nun...miaj karaj.. bonvolu ekstari apud  viaj pupitroj ĉar mi volas respondi demandeton al unu docento inter vi...
"kara sinjoro docento"..."La nomo de tiu granda libro sur mia tablo estas VORTARO, ĉu bone?!
"kara sinjoro docento"..."La nomo de tiu granda libro sur mia tablo estas VORTARO, ĉu bone?!
Riproĉinda estas la nuna brazila eduksistemo...nur pro tio. Oni bezonas tujan reformon...

 
Nenhum comentário:
Postar um comentário