sábado, 31 de março de 2012

Tri libroj.

La veraj libromaniuloj ĉiam aĉetas tri ekzemplerojn de la sama libro. Unu por legi. Alia por donaci. Kaj la tria por la libroŝranko. Ĉar...libroj povas esti aĉetindaj, aĉeteblaj kaj multfoje...aĉaĵo!

\0/f.b.\0/

quinta-feira, 29 de março de 2012

B e l e c o





Ĉu vi diras ke beleco estas nenio? 
Do, bonvolu imagi tion... 
Hipopotomo kun anĝela animo. Sendube ĝi, la hipopotomo, povus konvenki ĉiujn pri sia anĝela figuro. Sed... pri anĝeleco de sia animo estus longdaŭra kaj malfacilega tasko.
Tiamaniere (ankaŭ) agas multaj homoj!









\0/f.b.\0/

terça-feira, 27 de março de 2012

Rubejo, Rubo, Rubujo ** Do lixo, lixo e lixeira.

RUBOJ...RUBEJO...RUBUJO !

Mi trovis objektojn en rubejo. Ili estis konsiderataj "ruboj".
Mi faris el ili ...



..."novan" rubujon por mia laborejo.


Kial ne recikligi? Naturo nur dankos al vi pro tio!
Por que não reciclar? A natureza somente te agradecerá por isso!
\0/f.b.\0/

segunda-feira, 26 de março de 2012

Mi biciklis / Eu pedalei.

Kiel mi laboras 43km for de brazila ŝtato Paranao, mi decidis ke hieraŭ, dimanĉo,  mi biciklus el mia laborejo ĝis farmo kiu troviĝas en tiu mia najbara ŝtato:
                               1-  Mi frue ellitiĝis kaj komencis mian vojaĝon...
2- Mi prenis mian malnovan (sed ankoraŭ bona biciklo)!
3- Kaj mi elektis malĉefajn vojetojn...

4-...sen pavimoj.
5- La kampara pejzaĝo, la trankvileco kaj pura aero ĉiam ĝojigis min!


6-Vidu (...iomete post la valo) helan kampon kaj post monteton...Tie "komencas"ŝtatan landlimon inter mia ŝtato kaj Paranao.


7- Oops! Kioo? Ĉi-tie"Sans-Souci"?!


8- interesa planto en "Sans-Souci"!
9- Hoo! kia bela birdeto sur voje!
10- ho ve! Ĉi-tio devas esti la interŝtataj landlimo !!! longa vico ...de formikoj!
11- Ĉi-farmo havas pinarbaron por produkti rezinon.

 12- Vidu...la rezino estas rekoltita en sakojn.
13- Post viziti kelkajn farmetojn, jen la momento por reveni hejmen...ĉar looooonga estos la vojo!
Kaj jen...mia ĵus pasinta dimanĉo!
\0/f.b.\0/

quarta-feira, 21 de março de 2012

Oportuna protesto


Ĉirkaŭ la tablo, por la tagmanĝo, sidiĝis la tuta familio kaj apud ili troviĝis la amata papago.

*PATRINO: 
               "Frumatene longan vicon mi atendis nur por aĉeti ovojn kaj pecon da pano,
                sed vane...mi forgesis la kuponon!"
*PATRO:
                "Havas kulpon nia diktatoro!"
*PAPAGO:
                "Morto! Morto al nia diktatoro!"
*FILO:
                 "Pro la bona kalkulado, ĉi-matene, medalon mi gajnis, sed pro la ekonomia   krizo ĝin hejmen mi ne povos alporti, ĉar la lernejo ne havas sufiĉan monon  por la medalon aĉeti!"
                
*PATRO:
                "Havas kulpon nia diktatoro!"
*PAPAGO:
                 "Morto! Morto al nia diktatoro!"
*FILINO:
                "Novan ŝuoparon mi beoznas, ĉar mia malnova truon havas. Sed pacience mi                 atendos ĝin, ĉar i scias ke paĉjo ne avaras nur laboron nun li ne havas...
                 Kulpata estas nia registaro!"
PAPAGO:
                "Morto! Morto al nia diktatoro!"

PATRO:
                "Mizera vivo! Sen nutraĵo, sen mono, sen laboro, nur restas al ni nian papagon manĝi!
                 "Havas kulpon nia diktatoro!"
*PATRINO KAJ GEFILOJ UNISONE:
                 "Ne! ne! ne! Sufiĉas pri doloro kaj plendo. Vivu longe kriante kaj protestante  nia kara papago; ĉar ne estas  ĝia sed de nia diktatoro la kulpo!"
*PAPAGO (ĉi-foje kriante pli laŭte):
                  "VIVU! VIVU! VIVU NIA DIKTATOROOOOO !"

\0/f.b.\0/

                  

terça-feira, 20 de março de 2012

La litero A


Ĉar la lasta tutmonda pozicio de Brazilo rilate al la Eduksistemo vere perpleksigis min!  dio sankta! kia katastrofo!
 Tiamaniere oni neniam havos plibonan edukon...Mi imagis tion:

Salutojn! Mi estas via nova instruisto kaj mi nomiĝas "Tiukajtiu de Tiu" kaj mi petas al vi ke vi ne nomu min "sinjoro"! Hodiaŭ mi instruos al vi ion pri  la litero "A".

Bonvolu ripeti kune kun mi....Aaaaaa!!

La litero"A" estas la unua litero de nia alfabeto. "Ĉiuj vi scias kio estas alfabeto, ĉu ne?! Bone!"
La litero"A "estas vokalo. "Ĉiuj vi scias kio estas vokalo, ĉu ne?! Bone!
La litero "A" povas esti skribita (grande) majuskle  "A" kaj (malgrande) minuskle "a"....Ĉu vi komprenas ĉion ĝis nun, ĉu ne?! Bone!
La litero "A" havas  tonojn en nia nacia lingvo(tie-ĉi mi diras nur pri la brazila nuanco de la lingvo); ekzemple: á (longa a), ã (nazala a), ãs(la pluralo de la nazala a)...kaj la timema krazo "à".
La litero "A" estas mallongigo de " Aŭtoro".
La litero "a" estas mallongigo de "Signaturo".
La litero "a-" estas nea-prefikso.
La litero "a" estas ina difina artikolo, kies pluralo estas "as".
La litero "a" estas singularo de tria persono de la personaj pronomoj, kies pluralo estas "as".
La litero "a" povas esti   ina    demonstrativa pronomo, singularo kies pluralo estas "as".
La litero "a" povas esti  ina oblikva pronomo,singularo kies pluralo estas "as" Kaj ne forgesu ke...
La litero "a" povas esti ina mezoklitika, aŭ proklitika aŭ ankoraŭ enklitika pronomo...kies pluraloj ĉiam estos "as" "
La litero "a" povas esti prepozicio.
La litero  "a" estas vira substantivo.  Mi diras ke la A, tie-ĉi estas Vira litero, NE ina!
La litero " à " haaaaa! pri "ĝi" mi diras ke ĝi estas diabla gramatika elpenso!  La krazo "à" estas la unuiĝo inter la ina artikolo  "A" kaj la demonstrativa ina pronomo "A" kaj ankaŭ ( aŭ ne...tio dependas !) la ina prepozicio "A". Sed tio postulos el mi longan tempon...kaj priĝi mi provos klarigi al vi, poste...ĉu komprenite?!!

Nun...miaj karaj.. bonvolu ekstari apud  viaj pupitroj ĉar mi volas respondi demandeton al unu docento inter vi...
"kara sinjoro docento"..."La nomo de tiu granda libro sur mia tablo estas VORTARO, ĉu bone?! 

Riproĉinda estas la nuna brazila eduksistemo...nur pro tio. Oni bezonas tujan reformon...


domingo, 18 de março de 2012

Mi diras la veron, nur la vero...sed nur hodiaŭ! Eu direi a verdade somente a verdade...mas só hoje!

La tago 32-a estas la NACIA TAGO POR DIRI VEROJN...


En mia lando, Brazilo, oni havas plurajn naciajn festojn; ŝtata, urba, regiona, ktp .. ktp .. kaj krom tiuj kvankam ne estas necese feriatagoj sed je la kalendaroj ili  estas markitaj kiel specialaj tagoj ... ekzemple: Tago de Patrinoj , Internacia Virina Tago, Tago de "brazilaj" Indiĝenoj, Tago de  Patroj , Serĉotago, Tago de Infanoj, Tago de Geavoj ... ktp ... ktp ...kaj tiel plu!
Sed mi amus ke  ankaux oni okazigu  la tagon, en mia opinio, tre speciala tago... la Nacia Tago de Vero! Kiam ni dirus la kompletan, la plenan  veron pri ni mem, pri niaj amikaro, familiaro, kolegaro, estroj kaj sur niaj politikistoj ... sur ci tiuj, speciale!
Mi eĉ povos imagi jenajn frazojn koncernante al  dato: 
  • " Mi amare bedaŭras por esti voĉdonita por vi en la lasta balotado...vi...vi stelisto!, kanajlego!! "
  • "S-ro Estro, vi estas  nekompetenta funkciulo! Vi nur laboras pro via monata salajro!"
  • " Patro...mi amas vin...sed vi estas mensogemulo!"
  • " Kara mia...vi pravas, mi ofte perfidas vin  kun  via plej bona amikino, ĉar mi neniam amis vin!"
  • "Mi hodiaŭ deklaras al vi ke: mi estas  malmodera, subaĉetebla politikisto, fripono...Mi nur volas...monon, monon, monon el vi, el ŝtato...kaj ke  nia nacio fikiĝu!!"
  • "Francisko-Brazilo, via gramatiko de Esperanto estas vera bedaŭro!"
  • "Mi scias tion...sed mi ĵuras ke mi strebas por plibonigi ĝin!"
VIVU VERA VERO!
\0/F.B.\0/

CUIDADO! ESTÃO DESPERTANDO O FASCISMO ...COM VARA CURTA . Querido Diário, saudações! Xicoburi posso dizer que o mundo do capitalis...