Sed, ĉe laborejo, sur lia tablo, li trovis belan bukedon. Per bela rideto kaj amika brakumo, lia sekretariino memoris sin pri lia datreveno. Ja, ŝi estas sendube eksterordinara profesiulino! Ŝi, de nun, estus lia plibona kolegino...
Post la agrabla surprizo, li tuj sentis sin iomete pli malvigla...la karesoj de lia sekretariino ne kuracis lian melankolian senton, male, tio nur malfermigis alian vundon! Kial iu kiel ŝi, virino ekster lia amata familio, faris ion tiel delikata kaj samon ne faris lia edzino kaj gefiloj? Li, kap-klinite, movigis krajonon inter siaj fingroj preskaŭ meditante pri la okazintaĵo...
Dum la tuta tago, la sekretariino pli-intensigis sian atenton al li; preskaŭ ŝi konsolis lin per afablecoj...Eĉ la diktaĵojn de lia korespondado, ŝi ricevis kun agrablaj kaj mildaj ŝercaĵoj...
---"Ĉu vi memorfestos vian daton hejme aŭ ĉe dancejo?" Ŝi demandis al li.
Li surpriziĝis, sed respondis..."Nenie! Ĉu vi scias ke mia datreveno estas io malgaja?Ĉu vi scias ke neniu amas min? Verŝajne mi vagados sencele dum la tuta nokto! Ie...samkiel stepa lupo!"
---"Nu...se vi deziros, ni povos vespermanĝi! Ĉu vi volas?" ---Diskrete ŝi sugestiis...
----"Hummm! Ja! Ni povos!" ---li rapide ekpensis tion.---"Anstataŭ perdita nokto, vagabondante sencele, mi havos agrablan kuneston, de bela virino!...Kaj krom tio, mia familio nenion scios....hummm! kaj kial ne?!"
De post ĉi-mallonga dialogo, la labor-taskoj ne finas kaj pli longa, senfina, fariĝas la tempo...Li preskaŭ liberigis ĉiujn siajn aliajn kunlaborantojn por ke ili ankaŭ memorigos lian datrevenon. Sed, subite li rezignis sin pri ĉi-stulta penso, kaj pacience li atendis la precizan momenton por la memorigado kune kun sia sekretariino...
Forironte, ŝi diris lin---"Unue, ni trinketos ion kaj poste ni iros al mia apartamento, ĉar mi volas bani min kaj vesti min per bela vestaĵo, ĉu bone?"---
Li nur kapjesis.
Ĉe ŝia apartamento, ŝi tuj servis al li alian trinkaĵon kaj petis ke li atendu ŝin ĉe la salono. Kaj tion li rapide akceptis...
Dum ŝi sin banis, li, sola, havis abruptan ideon. Li atendus ŝin, sendube, ne en tiu loko kie ŝi petis al li, sed li atendus ŝin...nuda en ŝia dormĉambro, kiel surprizo! Pensite kaj farite!Do li rapide malvestis sin kaj plene nuda li kuris al ŝian dormoĉambron, rapide malfermis la pordon kaj....
---"FELIĈAN DATREVENON, PAĈJO!"
---"FELIĈAN DATREVENON, MIA KARA EDZO!"
---"FELIĈAN DATREVENON, MIA ESTRO!"
En la dormoĉambro kantante laŭtvoĉe "Ni gratulas al vi..." atendis lin, siaj gefiloj, sia edzino kaj ...la aminda sekretariino!
\0/francisko-brazilo\0/
(lau verko de eminenta brazila rakontisto Carlos Drumond, kaj la mia nature malriĉa traduko!)

 
Nenhum comentário:
Postar um comentário